Vidvino (tipografio)

tipografio

Vidvino en tipografio estas la unua linio de nova alineo, kiu aperas sola fine de paĝo. Komparu kun la mala situacio: orfo (la lasta linio de alineo, kiu aperas sola komence de paĝo).

"Vidvinoj" estas konsiderataj malbelaj en tipografio, kaj devas esti evitataj. Tiu regulo validas eĉ pli, kiam oni uzas blankan linion inter diversaj alineoj kaj kiam la vidvino do aperas ĉirkaŭita de blanko.

Por eviti nedeziratan vidvinon en komputila enpaĝigo oni povas aldoni novpaĝan karaktron antaŭ la koncerna alineo, tiel ke ĝi moviĝas komplete al venonta paĝo. Iuj enpaĝigistoj tamen ne ŝatas tiun metodon (ĉar tiam aperas tro da blanko en la antaŭa paĝo), kaj preferas, ke la liveranto de la teksto iom plilongigu la antaŭan alineon por eviti la problemon.