Vigvamo estas nord-indiana tendo aŭ kabano el feloj aŭ matoj. Ĝi estis konusforma loĝ-tendo de la algonkin-lingvaj indiĝenoj, vivantaj en nordorienta parto de Usono. Oni elformis ĝin el rondforme terŝovitaj, longaj, maldikaj arbidoj tiel, ke oni fleksis ties finojn ĝis trunko de la kontraŭa arbido kaj oni ŝnurligis ilin proksime al la tendopinto. La konstru-strukturon oni kovris per tapiŝoj el tifao aŭ kunkudritaj arboŝelaj kovraĵoj, kiujn oni zorge fiksis al la arbo.

konusforma vigvamo el 1903

Vidu ankaŭ redakti