Per la nomo "Vikingŝipo" oni indikas diversajn tipojn de lignaj ŝipoj kaj boatoj kiuj estis uzataj de la Vikingoj dum la periodo de ĉ. 789[1] ĝis 1100. Oni distingas ĉe la vikingŝipoj inter la longŝipo, la knarr la karve kaj la snekke. La Vikingŝipo ludis decidan rolon en la socio kaj ekonomio de la Vikingoj. Ĝi estis uzata por transporto, komerco, militmisioj, marodado kaj esplorvojaĝoj. Ankaŭ en la arto kaj kulturo de la Vikingoj la ŝipo ludis gravan rolon.

Rekonstruaĵo de Vikingŝipo de la tipo snekke
La Osebergŝipo en la Vikingskipshuset-muzeo en Oslo (Norvegio)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Anglo-Saxon Chronicle, unua atako je Portland dum la reĝeco de Beorhtric van Wessex