La misio Viking 2 estis parto de la usona programo Viking al Marso, kaj konsistis el orbitilo kaj surmarsigilo esence identa al tiu de la misio Viking 1.[1] La kosmosondilo estis lanĉita la 9an de Septembro, 1975.

Orbitilo de Viking 2.
Surterigilo de Viking 2 sur Marso.

Viking 2 estis funkcianta en Marso dum 1281 suntagoj (1316 tagoj; 3 jaroj, 221 tagoj). La surmarsigilo Viking 2 funkciis sur la surfaco dum 1316 tagoj, aŭ 1281 suntagoj, kaj estis malŝaltita la 12an de Aprilo, 1980, kiam ties baterioj paneis. La orbitilo funkciis ĝis la 25a de Julio, 1978,[1] kaj resendis preskaŭ 16 000 fotojn el 706 orbitoj ĉirkaŭ Marso.[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Williams, David R. Dr.. Viking Mission to Mars. NASA (18a de Decembro 2006). Alirita 2a de Februaro 2014.
  2. "Viking 2 Orbiter". National Space Science Data Center. Alirita la 1an de Aŭgusto, 2021.