Vikipedia diskuto:50000-a artikolo

Ĉu ni ne elprenu tiun ĉi temon el la arkivoj ? Se baldaŭ estos alŝuto de multaj artikoloj (ekzemple: Artikoloj pri kosmaj objektoj NGC) tiam la nombro estos atingita sen la atentokapta artikolo. Do, mi proponas voĉdoni plu pri la verkinda 50000-a artikolo.Biciklanto 22:16, 19. Jun 2006 (UTC)

Mi proponas pli kriterian projekton, ĉar ne estas tre proksima oni povas elekti la ĝeneralan dezirindan temon: ĉu geografia, ĉu historia, ĉu teĥnika, ktp. Post de tiu elektita ĝeneralaĵo ni elektu artikolon. Roberto 04:03, 20. Jun 2006 (UTC)

50000 povas esti jam post semajno aŭ du. Mi povas speciale atendi kaj ne alŝuti tra 50000 por ke vi kreu specialan artikolon. Maksim 05:36, 20. Jun 2006 (UTC)

Restas du proponoj (Magna Carta jam ekzistas) pri kiuj mi malmulte scias, sekve mi ne povas komenci ilin.Roberto 05:49, 20. Jun 2006 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "50000-a artikolo".