Vikipedia diskuto:Diskutejo/Arkivo/nejam

Surprizas min la aserto, ke la esprimo "ne jam" estas slaveca. Tio ĉi ne estas vera! En la slavaj lingvoj, same kiel en Esperanto, oni diras "ankoraŭ ne" (ekz. pole "jeszcze nie", ruse "ещё не" /prononcu: jeŝĉjo nje/, ĉeĥe "ještĕ ne" ktp.). Por la slavoj "ne jam" estas strangaĵo kontraŭa al ilia lingva sento kaj ili opinias, ke Zamenhof prave ĝin malaprobis.

ne jam - ankoraŭ ne redakti

Estimataj, ŝajnas, ke perfekta interkonsento ne povas ekzisti pro diversaj rigardoj laŭnaciaj. Do ĉu ne estus plej facile skribi "La artikolo ne ekzistas"? Ĉu ĝi ne ekzistas jam aŭ ankoraŭ, ne gravas.--tuurq 21:18, 1. Mar 2008 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Diskutejo/Arkivo/nejam".