Vikipedio:Ĝermeto

Ĝermo-artikolo ideale enhavas minimume tri kompletajn frazojn, unu ligilon kaj kategorion. Ĉi tiu regulo ne estas firma regulo, sed "nobla celo". Ekzistas iuj artikoloj enhavantaj mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigendaj, sed oni identigu kaj kreskigu ilin. La ŝablono {{Ĝermeto}} identigos ĉi tiujn artikolojn kaj la kategorio Kategorio:Ĝermetoj montros ilin. Oni esperas, ke iuj bonvolos plibonigi artikolojn en ĉi tiu kategorio almenaŭ al la nivelo de ĝermoj.

Multaj vikipedianoj konsideras, ke ne indas krei ĝermetojn, sed oni prefere komencu artikolon almenaŭ per la esencaj eroj (tri frazoj, ligilo, kategorio); verkantoj de novaj artikoloj do prefere zorgu pri tiuj ecoj tuj ĉe la kreado aŭ ene de kelkaj horoj post la artikolkreado. Ĝermetoj, kiuj restas pli longe sen sufiĉa enhavo, riskas forigon.

Por identigi ĝermeton oni enmetu la ŝablonon {{Ĝermeto}} kiu faros: