Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/24

Kropotkin, fotita de Félix Tournachon Nadar.

Princo Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN, ruse Пётр Алексе́евич Кропо́ткин (naskiĝis la 9-an de decembro 1842 en Moskvo, Rusia imperio — mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov, Sovetunio) estis unu el la plej gravaj anarkiistoj de Rusio kaj unu el la unuaj pledantoj por anarki-komunismo. Dum la plimulto da sia vivo, li pledis komunisman socion, sen centra registaro. Pro sia honortitolo "princo" kaj pro sia graveco kiel anarkiisto, dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, li foje nomiĝis "la Anarkiista Princo." Iuj samtempuloj lin rigardis kiel kvazaŭperfekta, inkluzive de Oscar Wilde, kiu priskribis lin kiel "viro kun animo de tiu bela blanka Kristo, kiu ŝajnas elveni Rusion." Li verkis multajn librojn, broŝurojn, kaj artikolojn, el kiuj la plej gravaj estis La konkero de pano, Kampoj, fabrikoj, kaj laborejoj, kaj lia ĉefa scienca verkaĵo, Interhelpo: faktoro en la evoluo. Li ankaŭ kontribuis al la Encyclopædia Britannica Eleventh Edition (la dek-unua eldonaĵo de la Encyclopædia Britannica).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nuklea akcidento de Ĉernobilo - Bonn - Verda kardelo