Vikipedio:Aspekto de la ĉefpaĝo

Vikipedio kreiĝis en 2001, la Esperanta versio en 2002. Dum la paso de la ses unuaj jaroj la aspekto de la Ĉefpaĝo evoluis kaj funde ŝanĝiĝis plurfoje.

Kiam la ĉefpaĝo estis kreita, ĝi estis nur teksta paĝo kun klarigoj kaj ligiloj. La plej frua alirebla versio estas tiu de 20.02 2002 (kia simetria dato !) Povas esti ke ekzistis pli fruaj, sed en la komenco Vikipedio funkciis per alia programo, kaj okaze de la programŝanĝo (konvertilo), la unuaj versioj ne estis konservitaj.

En 2003 la ĉefpaĝo estis aranĝita al kadroj paŝtelkoloraj.
En 2004 la kadroj ricevis malhebluan randon, sur kiu legeblis la titoloj.
En 2006 la titoloj foriĝis de la malhelblua fono, kiu restis nur strio apartiganta la sekciojn.

En 2008 aperis pluraj proponoj por sanĝi la aspekton de la ĉefpaĝo kaj rearanĝi ĝin. En junio ekestis baloto inter tri proponoj, sed la baloto estis konsiderita kiel malvalida. Fine en septembro el 7 proponitaj versioj, 5 estis elekteblaj (du el ili estis nur variaĵoj de iu alia). La 21-an de septembro 2008 anstataŭis la antaŭan nova versio pretigita de Thomas Guibal laŭ la aranĝo de la ĉefpaĝo de la ĉeĥlingva vikipedio kreita de Petr K.. La titoloj aperas sur koloraj fonoj, bluaj maldekstre, oranĝaj dekstre kaj grizbluaj sube. Kadranguloj fariĝis iom rondaj, kaj kadraj fonkoloroj malaperis.

Esplorante per la historio de versioj montriĝas miksaĵo de tiutempa aranĝo kaj de nuna enteno , ĉar la ĉefpaĝo estas delonge konstruita per ŝablonoj, kiu enmetas konstante ĝisdatigitan entenon.