Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2020/9

Diversejo redakti

Invitation to participate in the conversation redakti

Vikipediaj programeroj dum KAEST 2020 redakti

 

Dum la sekva (reta) KAEST okazos ankaŭ programeroj pri Vikipedio, konkrete:

  • prelego "Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco"
  • trejnado "Traduku Vikipedion simple" pri EnhavTradukilo (dum AMO-seminario, komence de KAEST)

Ambaŭ programerojn gvidos mi.

Partoprenkotizo estas jam nun pli-mapli simbola, sed ĝis la 25-a de Septembro eblas eĉ peti senpagan partoprenon. Pliaj informoj kaj aliĝilo estas ĉe https://kaest.ikso.net/2020/

PS: La organizo Esperanto kaj Libera Scio (estonte nomata "Vikimedio Esperanto"), enkadre de kiu mi prezentos dum KAEST, per tiu ĉi video startas ankaŭ sian kanalon ĉe YouTube. Do vidu la videan inviton kaj, se vi ŝatas, abonu la kanalon   --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:18, 24 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Wiki of functions naming contest redakti

21:19, 29 sep. 2020 (UTC)

Reta Vikimedia renkontiĝo (2-a ĝis 4-a Oktobro 2020) redakti

 

Jam ekde 2012 ĉiujare okazas Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj ekde 2013 ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo / VMEO) partoprenas. Sed ĉar partopreno alportadis kostojn (vojaĝo, tranoktoj, manĝoj ktp), esperantistoj povis sendi nur 1-2 partoprenantojn.

Pro la kronvirusa situacio, la renkontiĝo ĉi-jare iĝis reta. Kaj pro ellaso de kutimaj kostoj, ankaŭ partopreno estis disponigita al ĉiuj vikimedianoj (eĉ ekster la regiono)! Ĝi tamen estos en la angla lingvo (internacia vikimedia movado ankoraŭ ne komprenis kiu internacia lingvo estas la plej taŭga :)

La renkontiĝo kutime celas al organizaj aktivuloj, sed mi persone supozas, ke ĉi-jaraj prelegantoj adaptiĝos, ke pli multaj partoprenantoj estos kutimaj komunumuloj. En la programo estos ekz. kurso por labori pri Lua-moduloj, superrigardo de manieroj por kontribui (ne ĉiu volas verki artikolojn, sed povas helpi alimaniere) kaj sukcesaj ekzemploj pri agado dum kronvirusa pandemio.

La renkontiĝo estas aparte taŭga por tiuj, kiuj volas pli aktive engaĝiĝi en ELiSo / VMEO. Tamen, ankaŭ kutimaj Vikipedianoj trovos en la programo ion por si.

Partopreno estas senpaga, laborlingvo estas la angla, komunika kanalo estas nelibera Zoom. Por partopreni necesas esprimi sian intereson (en la krampojn post via nomo skribu "Esperanto and Free Knowledge" aŭ "Esperanto Wikipedia" por ke internaiaj organizantoj rekonu, ke vi estas esperantisto) kaj ankaŭ aliĝi por ricevi bileton.

Jam aliĝis 4 esperantistoj. Ni povas esti pli multaj ;) --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:09, 30 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

Administrejo redakti