Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Decembro

Anonimulo, kiu evidente ne scias Esperanton, kreis la ŝablonon kiel alinomaĵon de {{apartigila paĝo}}, kvankam certe li celis {{apartigilo}}. Ĝi ne utilas. – Umbert' 20:53, 10. Dec 2010 (UTC)

  Farite de Tlustulimu. CasteloBrancodiskuto 22:10, 12. Dec 2010 (UTC)

Italaj ĝermetoj. --kani 19:51, 10. Dec 2010 (UTC)

  • #   Por: La itala lingvaĵo estas fuŝa, sendube produktita per maŝina tradukado. Post la trihora limtempo la artikoloj iru for. – Umbert' 20:57, 10. Dec 2010 (UTC)
  •   FariteUmbert' 22:13, 11. Dec 2010 (UTC)

Jam estas Kategorio:Pupoj--RG72 17:06, 4. Dec 2010 (UTC)

  Farite -- Yekrats 13:54, 6. Dec 2010 (UTC)


Kiel mi skribis en la diskutpaĝo, la vorto ŝajnas neniel uzata, kaj ĝia fonetiko, kun "ŝh", estas tute nekutima por Esperanto. Laŭ la inter-vikipediaj ligiloj aliaj lingvoj ne havas problemojn uzi "ĉiutagajn" esprimojn, ekzemple "puŝo", "impulso", "kolizio" ktp. Certe ili ne signifas la saman aferon, sed se fizikisto ne povas trovi taŭgan titolon de tiel baza artikolo en la baza radikaro de Esperanto, la artikolo iru for. — Umbert' 23:19, 3. Dec 2010 (UTC)

Krome la fuŝhauhtoro kutime fuŝhtajpas sen konsideri ke iu poste devas korekti ties artikolojn. Tre ofte tiu anonimulo enmetas tradukeblajn germanaĵojn en la artikoloj eĉ kiel ligiloj al postaj artikoloj. Neniu el la konsiloj senditaj al ties paĝo estis konsiderata jam dum jarduono kaj oni ne povas facile kontakti ĝin. Se oni forigas la artikolon, oni povas lasi averton en ties diskutpaĝo (Uzanta diskuto:129.132.202.35) kun rekomendo, ke ĝi akceptu konsilanton aŭ helpanton.--kani 19:50, 8. Dec 2010 (UTC)
  Farite La aŭtoro kopiis la artikolon al puŝo (fiziko) anstataŭ peti iun ŝanĝi la nomon (aŭ mem ensaluti), do restis nur forigi la eraran version. – Umbert' 21:02, 10. Dec 2010 (UTC)


Malplenaĵo fare de anonimulo.--kani 22:00, 1. Dec 2010 (UTC)

  Farite Vera anonimulo li/ŝi ne estas; sed

30 nov. 2010

tamen enmetis alilingvan tekston sub la anglalingva komento "help me please. i am an korean" (bonvolu helpi min. mi estas iun koreo). Sed ĉu ni lasus alilingvan artikolon pro la nura komento "mi estas franco/usonano/svedo" ktp? Do mi forigis la artikolon. – Umbert' 22:54, 3. Dec 2010 (UTC)

Karaj, tiun artikolon oni proponis forigi. Nia regularo priskribas: "La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo." Sed oni diskuti pri tio en tri malsamaj lokoj (Diskutejo, Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj). La paĝo por diskuti forigproponojn havis kontraŭdiron (dankon, Kani!). Do, por solvi tiun diskuton, mi movis ĉiujn rilatajn argumentojn al Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj#Kastela Respubliko kaj mi petas vin baloti porkontraŭ la forigo. Tiel, la administrantoj povos precize konstati se la propono havas la konsenton de la plej multaj kundiskutantoj. Mi proponas atendi unu semajnon por malfermi tiun diskuton. Dankon, CasteloBrancodiskuto 03:01, 26. Nov 2010 (UTC)

Forigi

Tie-ĉi vi povas voĉdoni por la forigo de la artikolo. Se vi pensas ke ni ne devus konservi tiun artikolon en Vikipedio, bonvole aldonu vian subskribon sube:

  1. --¨Liberascio¨ * 10:30, 26. Nov 2010 (UTC)
  2. ArnoLagrange
  3. Yekrats
  4. Surfo
  5. Ziko

Konservi

Tie-ĉi vi povas voĉdoni kontraŭ la forigo de la artikolo. Se vi pensas ke ni devus konservi tiun artikolon en Vikipedio, bonvolu aldonu vian subskribon sube:

  1. --pino 19:36, 5. Dec 2010 (UTC)--
  2. Crosstor
  3. Andy
  4. Chabi
  5. Esperanton

Diskutoj

Malserioza artikolo pri nova mikronacio de junaj Esperantistoj en Hispanio. -- Yekrats 19:03, 10. Nov 2010 (UTC)

Almenaŭ necesas ŝanĝi la kategorion de mikronacioj al Esperanto-asocioj. Sed ankaŭ tiel kelkaj aferoj estas prilaborendaj. -- Aisano 19:23, 13. Nov 2010 (UTC)
Tiu artikolo tiel redaktita damaĝas la Esperantan vikipedion, Esperanton kaj eĉ la movadon (memoru ke la internacia lingvo devus esti duan lingvon). Tiuj homoj rajtas krei tiom da ŝtatetoj, kiom ili volas kaj eble eĉ mi helpus ilin sed la afero nuntempe nur estas ja vanta reklamo kaj sekve ĝi ne estas enciklopedia. Mi scias ke la memnomita respubliko havas retpaĝon sed eĉ tiel la artikolo grave neglektas la regulon pri ne fari originalan esploradon. --¨Liberascio¨ * 00:30, 15. Nov 2010 (UTC)

La antaŭa diskuto estas movita el [1]. Bonvolu ne redakti tie-ĉi. Aldoni vian komenton sub "Nova diskuto".


Malserioza artikolo pri nova mikronacio de junaj Esperantistoj en Hispanio. -- Yekrats 19:03, 10. Nov 2010 (UTC) -- Yekrats 19:17, 10. Nov 2010 (UTC)

  1.   Kontraŭ: Ĉar vi ne reagis en mia diskutpaĝo, mi afiŝas ĉi tie kion mi respondis:

La artikolo ne estas malserioza, ĝi donas verajn faktojn pri la Kastela Respubliko, kiu estas mikronacio en Hispanio. En la artikolo aperas veraj datumoj kaj fantazia historio inventita de ni mem (tipa de mikronacio). Mi povas ŝanĝi aŭ averti en la komenco de la sekcio historio (jam mi faris), krome, ĉiuj fotoj estas faritaj de mi mem (mi aldonis la permesilon). Alia afero, mi rimarkas ke en la e-vikipedio mankas bonkvalitaj artikoloj pri aliaj ekzistantaj mikronacioj, tial ĝi povas ŝajni malserioza por vi, sed ne estas tia. Vidu en anglalingva vikipedio artikoloj pri Molossia, Sealand aŭ Tolossa, inter multaj aliaj, kaj vi mem vidos. Mi kontraŭas la forigon kaj sugestas pli da klarigoj ke ĝi temas pri vera mikronacio. La artikolo ŝajnas al mi tute vikipedieca, se ne mi ja ne estus farinta ĝin. -- Andy 20:21, 10. Nov. 2010 (UTC)

  1.   Kontraŭ: La artikolo estas malkomencita. Poste, oni povas havi tio konversacio. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 15:55, 16. Nov 2010 (UTC)
  Komento: La problemo ne estas la stato de la artikolo sed ĝia eco. Oni ne povas uzi Esperantan vikipedion por starigi personaj ideojn. Bonvole legu la regulon "ne faru originalan esploradon". Unue disvolvigu plene la projekton kaj faru ĝin rimarkebla poste verku la artikolon. Esperantistoj ne rajtas skribi ĉiun ideon, kiun ili havas en vikipedio. --¨Liberascio¨ * 23:06, 16. Nov 2010 (UTC)
  1.   Por: Por mi ankaŭ estas malserioza. Ĝi estas persona projekto, kiu ankoraŭ ne estas enciklopedia kaj aldone vi uzas Vikipedio por starigi ĝin kaj tio estas kontraŭregula. Mi ne estas kontraŭ la projekto, mi nur diras ke ĝi ne estas enciklopedia kaj vi agas kontraŭregule por reklami ĝin.--¨Liberascio¨ * 20:25, 15. Nov 2010 (UTC)

La antaŭa diskuto estas movita el [2]. Bonvolu ne redakti tie-ĉi. Aldoni vian komenton sub "Nova diskuto".

Mi ĵus aldonis sekcion al la artikolo "Kio Vikipedio ne estas", jen Vikipedio ne estas reklamejo, tradukita el la angla. Mi verkas ĝin pro mia konstato kaj pensado pri la artikolo Kastela Respubliko. Kion vi opinias pri la temo? Dankas vin Yekrats 21:07, 10. Nov 2010 (UTC). Ankaŭ mi verkas Vikipedio:Notindeco. -- Yekrats 22:15, 10. Nov 2010 (UTC)

Verdire Kastela Respubliko estas ege dubinda mikronacio sed laŭ mi ĝi estas vera kultura esperanta fakto, do ni ne forigu.--pino 07:08, 11. Nov 2010 (UTC) kaj --Crosstor 08:34, 11. Nov 2010 (UTC)
La artikolo ne estas konservinda en Vikipedio: al ĝi tute mankas referencoj. Nenie aperas nomo de veraj agantoj, kaj ne estas ekstera vidpunkto, krom tiu de la verkinto : Andy (d k RK @) sola kaj nenio indikas ke la tuta afero estas io alia ol persona fantaziaĵo aŭ fikcio. La temo povas resti en lia persona blogo sed ne estas gastigenda en Vikipedio. Arno Lagrange @ 09:52, 11. Nov 2010 (UTC)
Mi tute samopinias kun Arno. Vikipedio ne estas loko por fikciaj rakontoj. Forigu, tuj. --Surfo 10:36, 11. Nov 2010 (UTC)
La artikolo pri Kastela Respubliko ne celas reklami sed informi. Ĝi ne estas persona fantaziaĵo (sed mi volas klarigi ke plimulto de aliaj eĉ se famaj mikronacioj ja estas persona afero (Molossia, Insulo de la Rozoj) kaj ili aperas en vikipedio. Mi volas diri ke ĉi tiu ne estas la unua nek la lasta artikolo kiu ne havas referencojn kaj tio neniam estis problemo. Ĝi estas nova mikronacio kaj pro tio ni ne havas referencojn sed en la fino aperas ligiloj al blogoj hispana kaj esperanta, oficiala retpaĝo kaj eĉ universitato. Kiel mi diris antaŭe, ne estas persona afero. Nuntempe ni estas 8 junuloj (Hispanio 5: Diego Grande, Ramon Sanchez, Dani Rodriguez, Vicente Herzl, Jesus Garcia, Kubo 1 Andy -mi, Maroko 1 Solvo Mens, Germanio 1 Jonas M) kiuj aktive preparas ĉion kaj venontsemajne ni "pilgrimos" al nia nacio. Nuntempe ni havas provizoran registaron sed tie ni elektos ministrojn por nia respubliko... por tiu dato aperos pliaj detaloj. Mi legis ke ne aperas aliaj nomoj, do, legu en la ŝablono kaj vi legos ke la ministro de regado nomiĝas Diego Grande kaj aperas fotoj de aliaj. Mi ne komprenas kiam kelkaj diras ke ĝi estas dubinda mikronacio aŭ ke ĝi celas reklami, ni faris la artikolon por informi.

Ankoraŭ ne estas ekstera vidpunkto pro la fakto ke ni ne diskonigis ĝin publike, poste eksteruloj povos kontribui al la artikolo. Se ĝi ne estas gastigenda en vikipedio ankaŭ ne gastigendas la centoj da artikoloj en e-vikipedio kiuj ne havas referencojn, estas duliniaj, erare kaj mise verkitaj, fuŝaj, estas dubindaj, faritaj de senregistritoj, ktp. --Andy 23:36, 11. Nov 2010 (UTC)

Via lasta argumento ne estas akceptebla. Ja multa materialo estas kritikenda, ne estas pravigo por aldoni pli da tia. Mi emfazis ke mankas nomoj kaj referencoj. Jam nomojn vi nun mencias: de unuopa fantaziaĵo ni transiras al kolektiva: tio estas unua paŝo al eventuala akceptebleco. Tamen se temas pri persona fantaziaĵo (eĉ de pluraj homoj) ne estas valida argumento montri propran blogon: la celo de vikipedio ne estas respeguli la entenon de blogoj. En blogo vi rajtas ĉion ajn sub propra respondeco: mencii fikcian mikronacion kaj detale priskribi ties fikcian historion ktp. Vikipedio estas enciklopedia projekto kiu traktas faktojn. Fikcia mikronacio fariĝas fakto kiam ĝi jam kaptis la atenton de aliaj homoj ol ties kreintoj. Unuvorte vikipedio ne estas ilo por reklami aŭ famigi iun nekonatan fakton aŭ aferon ĵus eltrovitan: ĝi nur traktu faktojn jam establitajn. Tio estas klare difinita en la anglalingva vikipedio. Eĉ se ni ne jam formaligis tion ĉi tie mi forte apogas ke ni sekvu similajn regulojn ĉi tie. Arno Lagrange @ 13:44, 12. Nov 2010 (UTC)

Mi ne vidas kialon konservi tion ĉi. Oni atendu certan tempon, ĉu estas iuj menciindaj sekvoj de la deklaro.--Ziko 20:42, 13. Nov 2010 (UTC)

Ĝi nun, nur estas "konservi" voĉdono en Vikipedio:FA, do laŭ mia opinio, ĝi ŝajnas nun konservinda. -- Yekrats 17:32, 14. Nov 2010 (UTC)

La antaŭa diskuto estas movita el [3]. Bonvolu ne redakti tie-ĉi. Aldoni vian komenton sub "Nova diskuto".

Mi ŝatus scii kiel kaj kie voĉdoni por la forigo de tiu ĉi artikolo. Mi vidis multajn favorajn opiniojn al forigado kaj mi ankoraŭ ne certas ĉu ekzistas aŭ ekzistis voĉdonado. Mi fakte pensis ke mi jam voĉdonis sed mi nun ne certas pri kio okazis. Estas honto konservi tiun artikolon en vikipedio. --¨Liberascio¨ * 20:37, 25. Nov 2010 (UTC)

Ĉi tie estas sekcio por voĉdoni por la forigo de artikolo. CasteloBrancodiskuto 02:40, 26. Nov 2010 (UTC)
Mi ĵus iom esploris pri mikronacioj (Molosio, Princlando de Seborga, Princlando de Hutt River). La mikronacio "Kastela Respubliko" ja provas eniri tiun kategorion. Sed la diferenco estas ke tiuj mikronacioj unue estis kreitaj pro diversaj kaŭzoj (ribelo kontraŭ impostoj, pura persona fantazio, ...) kaj poste vekis ian atenton: ekzistas gazetaj artikoloj pri ili, ili eventuale akceptas turistojn, ili eldonas poŝtmarkojn kaj kreis diversajn signojn paŭsantajn naciojn. Nur poste aperis artikolo pri tiuj mikronacioj en Vikipedio. Ĉi kaze Andy provas inversigi la aperordon kaj eluzi vikipedion por ekfamigi sian mikronacion. Tio ne kongruas kun vikipediaj reguloj kaj ne estas akceptebla. Mi supre listigis kelkajn postulojn por ke la artikolo estu akceptebla: mencio de nomoj de kunagantoj, eksteraj fontoj (gazetartikoloj, studoj) verkitaj de aŭtoroj eksteraj al la mikronacio. Mi do nun proponas forigon de la artikolo, ĝis la pritraktata fakto ne plenumos tiujn postulojn. Mi sugestas ke ĝi eniru liston en la artikolo mikronacio kun ligilo al eksteraj rimedoj. La franca Vikipedio havas liston kun po unu priskriba paragrafeto por ĉiu mikronacio. Nur kelkaj el ili havas plenan artikolon. La artikolo tia kia ĝi estas havas lokon en humura Neciklopedio. Arno Lagrange @ 07:32, 26. Nov 2010 (UTC)

Konservu

Mi pensas ke ĉi tiu artikolo estas tre interesa, kial ne lasu ĝin en la kategorio mikronacioj? @

Rezulto

  Ne farita. Dum pli ol unu monato, dek vikipediistoj kune diskutis pri tiu afero, sed ne okazis konsenton de la plej multaj kundiskuntantoj por la forigo. Tial, la artikolo estas konservinda. CasteloBrancodiskuto 22:03, 12. Dec 2010 (UTC)


Rumanlingva spamaĵo. -- Aisano 13:38, 12. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 22:31, 12. Dec 2010 (UTC)

Ŝajna eraro.--kani 23:33, 10. Dec 2010 (UTC)

  Farite CasteloBrancodiskuto 22:29, 12. Dec 2010 (UTC)

Ŝajnas, ke iu (ĉu la aŭtoro?) konstatis, ke estas troa "n" en la titolo; pli bona artikolo estas la nova Schinznacher Baumschulbahn (tiel nomiĝas ankaŭ la germana artikolo). Eble la aŭtoro ne sciis, ke eblas ŝanĝi la nomon de artikolo, aŭ li volis ŝpari la laboron krei konton kaj ensaluti. Nun restas nur la eblo forigi la eraran artikolon. -- Aisano 20:42, 7. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 22:33, 12. Dec 2010 (UTC)

Mi proponas forigi la ŝablonon {{Informkesto Monarko}}, ĉar ni jam havas taŭgajn ŝablonojn por tio. --Tlustulimu 22:24, 29. Apr 2010 (UTC)

Supozeble vi celas ekzemple la ŝablonon {{Informkesto reganto}}. Bone, sed la kreinto de la monarka ŝablono jam uzis ĝin en ĉ. 20 artikoloj. Tiujn iu devus prilabori. Je tiu kondiĉo mi favoras forigon.
Pretere, iomete agacas min niaj "informkestoj", ĉar laŭ NPIV "kesto" estas tridimensia ujo. La malnova esprimo "kadro" (ekzemple en {{urbokadro}}) estis pli bona. Mi ne vere komprenis, kial ni transiris al "kesto". – Umbert' 23:22, 31. Okt 2010 (UTC)
Mi faros tiun anstataŭigon. CasteloBrancodiskuto 11:58, 24. Nov 2010 (UTC)
  Farite. CasteloBrancodiskuto 23:06, 12. Dec 2010 (UTC)


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 7-an de decembro 2010
Artikolo
Kim Kyu-Sik (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fremdalingva
Uzanto
Yekrats 18:58, 6. Dec 2010 (UTC)

  Farite de Umbert'. CasteloBrancodiskuto 23:31, 12. Dec 2010 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 7-an de decembro 2010
Artikolo
Kim Gu (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fremdalingva
Uzanto
Yekrats 18:58, 6. Dec 2010 (UTC)

  Farite de Umbert'. CasteloBrancodiskuto 23:31, 12. Dec 2010 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 8-an de decembro 2010 14:40
Artikolo
Újsóve (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi ligas al neekzistanta paĝo. Korektu la alidirektilon, alikaze ĝi estos kompreneble forigata.
Uzanto
--Fiorix F1  14:12, 1. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 23:35, 12. Dec 2010 (UTC)

Tiu artikolo estas spamaĵo. Krome, mi, kiel eble multaj aliaj, ankoraŭ misorientiĝas pro apero kaj malapero de similcelaj paĝoj por forigoj. Nun kiam oni enmetas la ŝablonon forigu aperas la malnova tabelo kun ruĝa ligilo al jam neekzistanta paĝo: tio videblas en la menciata spamaĵo. Tion mi ne scias ripari kaj eĉ ne scias ĉu mi rajtus fari.--kani 19:40, 13. Dec 2010 (UTC)

  Farite. Mi korektis la ruĝan ligilon. Dankon por la averto. CasteloBrancodiskuto 22:17, 13. Dec 2010 (UTC)


Ho jes, mi proponas la forigon de ĉi tiu paĝo mem. Kiel mi jam skribis en la koncerna diskuto en la diskutejo, ni reiru al la antaŭe sistemo, laŭ kiu ni uzis Vikipedio:Forigendaj artikoloj por listigi kaj diskuti forigoproponojn. Kial entute tiu sistemo estis ŝanĝita? Kiu decidis pri tio? Ĉu estis komunuma decido? Kio estas la avantaĝo de la nova paĝo kun pli malsimpla nomo? Kial konfuzi la multajn Vikipediistojn, kiuj alkutimiĝis la la malnova sistemo, sen vera kialo? Marcos 14:42, 28. Nov 2010 (UTC)

Mi tute subtenas la proponon kaj la tialojn de Marcos.--kani 20:26, 28. Nov 2010 (UTC)
:   Komento: Antaŭ du semajnoj mi petis klarigon de Airon90, kiu laŭ mia impreso enkondukis tiun ĉi paĝon. En la malnova sistemo estis iom ĝene, ke dum enarkivigo de malnovaĵoj necesis enarkivigi ankaŭ la konstantajn partojn (reguloj, konsiloj). Nu, eble sufiĉas, ke la reguloj nun havas apartan paĝon. Se estas konsento remeti la proponojn al la ĉefa paĝo (Forigendaj artikoloj), mi ne kontraŭas. – Umbert' 21:23, 28. Nov 2010 (UTC)
  1.   Por: Tiel kiel Umbert', ankaŭ mi ne kontraŭas. Sed mi petas ke mi povas fari tiun kunigon, por ni ne diskuti la forigpronojn ĉe du malsamaj paĝoj. Se estos konsento por tio, mi arĥivos la antaŭajn diskutojn por anstataŭigi la paĝojn, tiel kiel mi faris por uzi tiun paĝon. Mi ankaŭ proponas ŝlosi la ŝablonon kun instrucioj, por malpermesi tian redakton. CasteloBrancodiskuto 21:47, 28. Nov 2010 (UTC)
  Komento: Mi opinias ke la sistemo bezonas relaboradon. Mi konsentas ke la reguloj de forigo indas esti en la paĝo de forigado. -- Yekrats 15:34, 1. Dec 2010 (UTC)
  Komento: Mi konsentas, ke la reguloj estu facile atingeblaj de la propona paĝo; sed evidente utilas facila enarĥivigo de la proponoj. Tial laŭ mi estas bone havi la regulojn sur aparta paĝo, facile atingebla de la propona paĝo. Certe eblas doni al la koncerna ligilo sufiĉe atentokaptan aspekton. – Umbert' 22:42, 3. Dec 2010 (UTC)
  FariteCasteloBrancodiskuto 00:42, 13. Dec 2010 (UTC)

Kelkaj malnovaj ŝablonoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je 12-an de decembro 2010
Artikoloj
Ŝablono:Geoskat Montaro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat bildo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat coor (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat coor/dokumentado (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat etikedo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat ligo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat mapo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat noto (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat titolo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat transclude (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Geoskat vico (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĝi estas ne plu bezonata kaj nefintradukita
Uzanto
--Tlustulimu 19:29, 5. Dec 2010 (UTC)
  Farite, ĉar ne estis kontraŭa propono. Krome ni jam havas {{Geokesto}}, kiun mi ĵus metis en Kanada Rok-montaro. Ĝi estis la sola artikolo, kiu enhavis Ŝablono:Geoskat Montaro kun netradukitaj parametroj. --Tlustulimu 20:12, 13. Dec 2010 (UTC)


Vandalaĵo, spamaĵo.--kani 20:36, 17. Dec 2010 (UTC)   Farite -- Yekrats 20:46, 17. Dec 2010 (UTC)

Jam ekzistas Kategorio:Muzikaj ornamoj --RG72 18:52, 17. Dec 2010 (UTC)   Farite -- Yekrats 20:46, 17. Dec 2010 (UTC)

Bildoj

Ankaŭ mi sugestus forigi la jenajn bildojn sen taŭgaj permesoj aŭ informoj:

Pri la forigo de la fotoj vi ja povis averti min antaŭ fari tion. Nun mi aldonis la permesilon al ĉiuj fotoj ĉar faritaj de mi kaj reenkondukis ilin en la artikolon. -- Andy 15:25, 11. Nov. 2010 (UTC)

  Komento: Andy, koncernante viajn fotojn, en la Specialaĵo:Alŝuti, oni estas direktita (kune kun la permeso-informo) enmeti ŝablonon {{Informo por dosiero}} por priskribi la gravajn informojn pri la bildo: Kiu estas bildita en la foto, kiu faris la bildon, kie la foto estis farita, k.t.p. Ankaŭ gravas aŭ enmeti ŝablonon {{personaj rajtoj}} de la fotitoj, aŭ akiri permeson montri ordinarajn homojn bilditajn en fotoj. -- Yekrats 16:27, 11. Nov 2010 (UTC)
  Komento: , @Yekrats. Ĉu la menciita afero sur la alŝuta paĝo aperas en ĉiu foliumilo? Se ne, ni devos cerbumi kial ne.
Se ni ne havus {{fairuse}} ĉi tie, ni povus eĉ aŭtomate enmeti ĝin en la redaktan keston de la alŝuta paĝo. Tio estas la maniero en kelkaj vikipedioj, nome la germana kaj la du sorabaj. Amike --Tlustulimu 20:26, 15. Nov 2010 (UTC)
La bildo estus farebla uzante liberan satelitan foton, kaj aldonante liberajn markojn. Tamen, ni ne scias la devenon de la satelitfoto. -- Yekrats 15:01, 17. Nov 2010 (UTC)
Mi petas vin atendi diskuton pri la artikolo. CasteloBrancodiskuto 11:32, 24. Nov 2010 (UTC)
Mi avertis la aŭtoron la 13-an de decembro pri la mankanta informo. CasteloBrancodiskuto 23:49, 15. Dec 2010 (UTC)
  Farite. CasteloBrancodiskuto 21:28, 19. Dec 2010 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 Decembro 2010 19:13
Artikolo
Gravaj komunumoj de Transkarpatio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jam ekzistas kiel ŝablono: vidu Ŝablono:Gravaj komunumoj de Transkarpatio; ne sencas kiel individua artikolo
Uzanto
--Tonyo 19:50, 10. Dec 2010 (UTC)

Mi vidis ambaŭ, kaj mi ne trovis diferencon. Se la ŝanĝo estos pli bona, do vi agu! Mi faris tiutempe kelkajn, ekzemple iru Érd kaj tie sube vi trovos: gravaj hungaraj urboj. --Crosstor 07:22, 13. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 05:43, 18. Dec 2010 (UTC)


Kategorio:Rusaj kay sovetaj medaloj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 21 Decembro 2010 12:05
Artikolo
[[::Kategorio:Rusaj kay sovetaj medaloj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi akcidente malliterumis "kaj" kiel "kay" en la Kategorio:Rusaj kay sovetaj medaloj. Tamen, nun mi vidas ke ĉi tiu kategorio ne ekzistus. Kaj ĉi tiu kategorio kaj la Kategorio:Sovetaj distingoj ŝanĝus al novaj, konformaj, klaraj kategorioj Kategorio:Sovetaj ŝtataj honorigoj kaj Kategorio:Rusaj ŝtataj honorigoj, ke mi faris.
Uzanto
Objectivesea 12:54, 20. Dec 2010 (UTC)

  Farite de Yekrats. CasteloBrancodiskuto 19:28, 20. Dec 2010 (UTC)

Kategorio:Sovetaj distingoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 21 Decembro 2010 12:05
Artikolo
[[::Kategorio:Sovetaj distingoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vide supre
Uzanto
Objectivesea 12:54, 20. Dec 2010 (UTC)

  Farite de Yekrats. CasteloBrancodiskuto 19:28, 20. Dec 2010 (UTC)

Turismo en Argentino

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 Decembro 2010 18:16
Artikolo
Turismo en Argentino (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne-enciklopedia stilo
Uzanto
Yekrats 18:07, 20. Dec 2010 (UTC)
  FariteUmbert' 19:12, 28. Dec 2010 (UTC)

Fusaĵo de kutima anonimulo.--kani 23:20, 22. Dec 2010 (UTC)

  Farite. Malĝusta titolo (Nova pinakoteko). CasteloBrancodiskuto 19:44, 23. Dec 2010 (UTC)

Ekzistas pli unueca Kategorio:Franca Gviano.--RG72 18:45, 24. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 16:06, 27. Dec 2010 (UTC)

Estas pli ĝustaj Kategorio:Toledo (Hispanio) kaj Kategorio:Toledo (provinco) --RG72 17:06, 25. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 16:06, 27. Dec 2010 (UTC)

neenciklopedia rekalmaĵo; iu aldonu la enhavon al vikilibraro Narvalo 17:40, 26. Dec 2010 (UTC)

  • #   Por: Ankaŭ la ŝtormo de mia animo ne povas rekalmiĝi pri tiu ĉi reklamaĵo. :-) – Umbert' 19:39, 26. Dec 2010 (UTC)
  • #   Por: krome la versio kun multe da ekzemploj eble eĉ lezis la kopirajton. --Tlustulimu 20:33, 26. Dec 2010 (UTC)
Mi aldonis {{forigu}} al artikolo kaj avertis la aŭtoron hodiaŭ. CasteloBrancodiskuto 01:05, 29. Dec 2010 (UTC)
  Farite. Unutaga tempolimo. Ne taŭgas al Vikilibroj, kiu estas por didaktikaj libroj. CasteloBrancodiskuto 16:42, 30. Dec 2010 (UTC)

Ne-esperanta komento sur diskutpaĝo pri ne ekzistanta artikolo. – Umbert' 19:39, 26. Dec 2010 (UTC)   Farite -- Yekrats 20:29, 26. Dec 2010 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 29 Decembro 2010 3:18
Artikolo
Bretonaj kantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
erare kreis artikolon anst. kategorion
Uzanto
--Dominik 00:28, 29. Dec 2010 (UTC)
  Farite. Laŭ nia regulo, artikoloj kun malĝustaj titoloj estas tuj forigendaj, kiam ne eblas korekti ilin. CasteloBrancodiskuto 00:58, 29. Dec 2010 (UTC)


Artikolo
오로가위 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malplena, ne esperanta
Uzanto
--Surfo 09:35, 29. Dec 2010 (UTC)
  Farite. Trihora tempolimo. CasteloBrancodiskuto 18:13, 29. Dec 2010 (UTC)

Eraroj de komencanto.--kani 22:59, 29. Dec 2010 (UTC)

  Farite (tuj forigenda). CasteloBrancodiskuto 23:16, 29. Dec 2010 (UTC)