Vikipedio:Gazetara komuniko 140000
140.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio
redakti(Bonvenas plusendado al aliaj retlistoj kaj transpreno en retejoj kaj gazetoj)
Plu kreskas la vikipedio en Esperanto
redaktiNur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la entuta vikipedio-projekto - en la 15-a de januaro - la Esperanto-vikipedio atingis 140.000 artikolojn, nome vespere de la 18-a de januaro. Nuntempe "nia" versio de la vaste konata internacia projekto enhavas pli ol 30 milionojn da vortoj - simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ĝi aktuale okupas laŭ la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun alilingvaj versioj de la reta vikipedio. Antaŭ la tempo de interreto kaj rapida internacia kunlaboro oni simple ne povis revi en Esperantujo pri tia projekto - tiel granda kaj tiel rapida: http://eo.wikipedia.org
Pli ol 300.000 rigardoj tage
redaktiĈiuhore estas proksimume 15.000 rigardoj al paĝo de la Esperanto-vikipedio; per tio Esperanto okupas lokon 38 en komparo kun aliaj lingvoj.
WikiTrans: Aŭtomata vikipedio-traduko kun 2,6 milionoj da artikoloj
redaktiMulte pli granda ol la Esperanto-vikipedio estas la aŭtomata traduko de la angla vikipedio en Esperanton, kiun preparis la dana entrepreno GrammarSoft gvidata de Eckhard Bick. Ĉe http://epo.wikitrans.net/ eblas serĉi en pli ol 2,6 milionoj da artikoloj maŝine tradukitaj - kun nivelo certe ne jam perfekta, sed kun kutime bone komprenebla enhavo.
Ĉu vi ŝatus kunlabori en vikipedio?
redaktiLa artikoloj de WikiTrans taŭgas ankaŭ kiel bazo por kreado de artikoloj en la aktuala vikipedio, se oni volas ĉerpi almenaŭ parton de la enhavo el la angla vikipedio. Se vi volas kunlabori en la granda libera Esperanto-enciklopedio - jen eble bona komenco. Pliaj informoj troviĝas sur la bonveniga paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_la_Vikipedio .