Vikipedio:KAEST prelego

Redaktita versio de ĉi tiu artikolo troveblas en la libro, Fakaj Studoj en Esperanto en la serio: Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.


Vikipedio - multlingva reta enciklopedio

Chuck SMITH (Usono)

Resumo

La Vikipedio estas plurlingva reta enciklopedio. La Esperanta versio komenciĝis en novembro 2001 kaj nun jam havas pli ol 3 000 artikolojn. Ĝi estas komuna projekto, kiun ĉiuj rajtas uzi kaj partopreni. Montrante la praktikan valoron de Esperanto, ĝi ankaŭ estas bona varbilo por nia lingvo kaj nia movado.

La adreso: http://eo.wikipedia.com/

Ampleksa prelego

La nomo Vikipedio (angle: Wikipedia) devenas de la vortoj, vikio (angle: wiki) kaj enciklopedio. Vikio estas reta teknologio, kiu ebligas al ĉiu vizitanto redakti la paĝaron aŭ krei novajn paĝojn. Tio ne postulas grandajn sciojn pri programado: Kiu volas ŝanĝi la enhavon de jam ekzistanta paĝo, simple klaku al la butono Redaktu, por vidi la fontotekston de la artikolo. Post la korektado oni alklaku Konservu kaj la paĝo aperas kun la ĵus faritaj redaktoj. Verki novan artikolon estas simile facile. La plej oportuna maniero estas, krei ligilon al la dezirata temo en jam ekzistanta artikolo. Malantaŭ la nova titolo nun aperas demandosigno, kaj ĝin alklakante oni tuj ricevas lokon por la nova paĝo. Ĉi tiel, la komunumo povas krei paĝaron.

Ĉiu lingvo en la Vikipedia projekto komenciĝis uzante usemod wiki kiu nun estas la plej populara vikia sistemo. Kiam la angla versio fariĝis tro granda, oni konvertis ĝin al nova softvaro farata speciale por la Vikipedio. La nova versio havas multajn pliajn povojn, do redaktantoj kaj verkistoj povas pli bone kunlabori. La esperanta versio bedaŭrinde ankoraŭ ne konvertiĝis pro problemoj de la x-sistemo kaj unikodo.

La angla projekto komenciĝis en januaro 2001 kun la strebo krei tutan enciklopedion el nenio. Poste, alilingvaj vikipedioj komencis internaciigi la projekton. Malbonŝance, la ĉefa hispana versio decidis forlasi la internacian projekton pro miskomprenoj, do nun estas du versioj de la hispana enciklopedio. Nun estas provoj, pli bone kunligi la lingvojn, sed tio ankoraŭ ne funkcias tute senprobleme. Nuntempe, la plej grandaj enciklopedioj sinsekve (26 Okt 2002) estas la angla (kun ĉ. 90000 artikoloj), la germana (kun 6200), la pola (kun 5500), la Esperanta (kun 4000), la franca (kun 2800), la hispana (kun 2200) kaj la nederlanda (kun 1800 artikoloj).

En novembro 2001, ni lanĉis la esperantan version de la Vikipedio. Ni uzis la Enciklopedion Kalblandan de Stefano KALB kiel bazon kaj poste Avtandil ABULADZE aldonis la Mondan Faktlibron. Komence, multaj plendis pro la manko de unikodo, do en januaro 2002, Brion VIBBER aldonis unikodan kapablon. Ĝis nun, 57 esperantistoj el 18 landoj partoprenis en la projekto.

Kiel dirite, la Vikipedio estas tute libera enciklopedio. Ĉiu rajtas redakti la enhavon kaj aldoni novajn artikolojn. Nun certe estiĝas la demando, ĉu tio ne kondukas al terura kaoso. Kion ni faru ekzemple, se vandalismaj maliculoj ŝanĝadas niajn zorge verkitajn artikolojn? Nu, la sistemo funkcias, ĉar la aktivaj vikipediistoj konstante kontrolas la paĝon pri la Lastaj Ŝanĝoj. Se oni vidas malbonaĵon, oni povas tuj restarigi la artikolon al la pli malnova versio, ĉar ĉiu versio de la artikolo estas savata. Alia ofte aŭdata demando estas, kiel ni solvas la problemojn pri diversaj vidpunktoj aŭ mondkonceptoj. Do, grava principo de nia agado estas la neŭtrala vidpunkto. La partoprenantoj devas skribi faktojn kaj ne opiniojn. Se iu tamen skribas opiniojn, iu alia forigos ilin.

Pluraj esperantistaj vikipediistoj ankaŭ partoprenas la Vikipedion en siaj gepatraj lingvoj. Verkante artikolon pri Esperanto en nacia lingvo, estas bonega maniero varbi por Esperanto. Ĝis nun en ok lingvoj ekzistas tia artikolo. Krome ĉiu nacilingva versio de la Vikipedio ligas al la Esperanta versio, do la mondo vidas, ke Esperanto estas vivanta, funkcianta lingvo. Ankaŭ oni miras kiam oni vidas, ke Esperanto estas la 4-a plej uzata lingvo en la Vikipedio. Nia enciklopedio konstante pliboniĝas kaj pligrandiĝas. Ni jam havas informojn pri aferoj, kiuj ankoraŭ nenie en la reto aperas en Esperanto. Serĉiloj kiel Google regule trafosas la Vikipedion kaj ofte niaj artikoloj, se oni poste serĉos ilin, aperas tute supre en la listoj de la serĉrezultoj.

Ni konscias, ke multo ankoraŭ farendas por krei plenan profesinivelan esperantlingvan enciklopedion. Pro tio ni daŭre serĉas kunlaboremulojn, kiuj pretas verki kaj redakti. Sed la peno indas, ĉar se la projekto bone prosperas, ni iam kunigos la scion de la tuta mondo en nia lingvo Esperanto.