Vikipedio:Membiografio

Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Verkado de membiografio estas en Vikipedio forte malrekomendata, esceptokaze ke aliaj vikipediistoj tion agnoskis. Oni redaktu biografion pri si mem prefere nur en klare senkonfliktaj kazoj.

Vikipedioj spertis multajn longdaŭrajn disputojn pri menciindeco, fakta akurateco kaj neŭtraleco de tiaj artikoloj.[1][2] Evitado de tiaj redaktoj konservas Vikipedion neŭtrala kaj helpas eviti premadon de ia vidpunkto.

Verkado de membiografioj estas malrekomendata ĉar estas malfacile verki neŭtralan, kontroleblan membiografion. Vojo al verko do membiografio estas plena je tiklaj ruzaĵoj.

Se vi ie aliloke publikigis ion pri la temo, ni bonvenigas vian ekspertizon por Vikipedia artikolo. Tamen, ĉiu Vikipedia artikolo devas trakti sian objekton neŭtrale, honeste kaj komplekse por doni konojn pri ĝi kiel pri tuto. Bonvolu ne fari artifikojn dum vi pliriĉigas konojn de Vikipediaj legantoj. Artikoloj ekzistantaj precipe por nutri fieron de sia kontribuanto povas facile esti forigitaj.

La problemo pri membiografiaj artikoloj redakti

La bazaj problemoj pri membiografioj estas:

  • Ili estas ofte biasaj, kutime pozitive. Oni kutime verkas tre pozitivajn impresojn pri si mem kaj ofte prezentas opiniojn kiel faktojn. Vikipedio provas eviti prezentadon de opinioj kiel faktojn. (Neŭtrala vidpunkto ne estas nura verkado en tria persono).
  • Ili povas esti nekontroleblaj. Se unu sola fonto por unuopa aserto pri oni estas oni mem tiel legantoj ne povas ĝin kontroli. (Unu el kutimaj temoj estas oniaj esperoj, revoj, sopiroj kaj klopodoj. Ne estas eblo por legantoj kontroli kion oni pensas.) Ĉiuj asertoj en Vikipedio estu kontroleblaj.
  • Ili povas enhavi originalan esploron. Oni ofte en membiografiojn enigas informojn, kiuj neniam antaŭe estis publikigitaj aŭ kies fonto estas unua-grada. Tia speco de informoj postulas de legantoj realigon de esploro por pruvigi ĝin. Vikipedio ne estas eldonejo de unua-gradaj informoj, originala esplorado ne estas permesita en Vikipedio.

Kial tiuj problemoj ekzistas redakti

Ĉar onia nura honesta kredo pri sia neŭtraleco ne signifas ke oni neŭtrala vere estas. Nekonsciaj biasoj povas ekzisti kaj fakte ekzistas, kaj ili estas tre kutima kaŭzo de problemoj pri membiografioj—kio estas kialo, pro kiu ni malrekomendas membiografiojn. Tio ĉi tuŝas ne nur neŭtralecon sed ankaŭ kontroleblecon kaj maloriginalan esploradon de membiografio. Eĉ se oni povas kunigi membiografion de kontroleblaj fontoj, kiuj ne estas originala esploro, tio ne signifas ke oni tion povas fari laŭ neŭtrala vidpunkto.

Se jam ekzistas artikolo pri vi en Vikipedio redakti

Estas malfacile verki neŭtrale kaj objektive pri si mem (vidu supre la parton pri nekonsciaj biasoj). Vi prefere lasu aliulojn verki pri vi.

Aldonado de enhavo kaj sugestado, ambaŭ en la diskutopaĝo de la koncerna artikolo, estas (konsiderata kiel) taŭga — lasu sendependajn redaktantojn enskribi tion en la artikolon aŭ lasu sin aprobi se vi nepre volas fari ŝanĝojn mem.

En senkonfliktaj kazoj estas permeseble redakti paĝon konektitan al vi. Do, vi povas malfari vandalaĵojn; sed kompreneble temu pri simpla okulfrapa vandalaĵo kaj ne enhava disputo. Simile vi povas forigi misan aŭ nereferencitan, ne plu aktualan informon pri vi, ekzemple edz-staton, nuntempan dunginton, lokon de naskiĝo kaj simile. (Notu tion en diskutpaĝo.) Prepariĝu, ke se tiu informo havas malsamajn interpretojn, aliuloj ĝin redaktos kaj povos plendi pri vi.

Ĉar Vikipedio estas enciklopedio ĝi estu dua-grada aŭ tria-grada fonto — ĝi prefere ne enhavu ajnajn "novajn" informojn aŭ teoriojn (vidu Vikipedio:Ne faru originalan esploradon) kaj ĉiuj informoj prefere havu kontroleblajn tria-gradajn referencojn. Faktoj, rerakontoj de eventoj kaj klarigoj, kiujn vi deziras aldoni en la artikolon pri vi, devas esti kontroleblaj de triaj partioj.

Se vi estas regula Vikipediisto vi povas identigi sin en la artikola diskut-paĝo per {{Vikipediisto kun artikolo}}.

Problemoj en artikolo pri vi redakti

Vikipedio ne deziras havi malakuratan artikolon pri vi. Ni volas ke ĝi estu akurata, justa, balancita kaj neŭtrala. Nia celo estas akurate reprodukti opiniojn de aliuloj, kiuj havas sian fonton kaj povas esti cititaj. Vi povas helpi al ni per montrado al fontoj, kiuj ebligus pli balancitan prezenton.

Se vi estas sufiĉe menciinda por artikolo sed estas problemoj en la artikolo kaj la artikolo ne spertas sufiĉan atenton vi povas skribi al Diskutejo pri la problemo kaj peti atenton de nepartoprenantaj redaktantoj.

Se vi ne ŝatas foton kiu estas en la artikolo vi povas helpi al Vikipedio per disponigo de bona foto publikigita laŭ libera permesilo. Se vi havas reklaman foton kiun vi povas liberigi laŭ tia permesilo, tio estus ideala kaj por ni kaj por vi.

Alternative vi povas sugestadi en la artikola diskutopaĝo aŭ, se la problemo estas senkonflikta kaj enhave nedisputa, vi povas la artikolon redakti mem. Se via redakto povos esti miskomprenita vi prefere ĝin pliklarigu en resumo de la redakto kaj en la diskutopaĝo. Prepariĝu, ke se tiu informo havas malsamajn interpretojn, aliuloj ĝin redaktos kaj povos plendi pri vi. Viaj redaktoj estos akceptitaj multe pli facile se ili estos neŭtralaj kaj bone referenciigitaj per fontoj de triaj partioj.

Kreado de artikolo pri vi redakti

Se viaj vivo kaj agado estas kontroleblaj kaj efektive notindaj, iu alia probable kreos artikolon pri vi frue aŭ iom malpli frue. (Vidu (kvankam multaj efektive estas membiografioj).)

Kreo de artikolo pri vi mem estas forte malrekomendata. Ni havas ĉi tie biografiojn, ne membiografiojn.

  • Sendependa kreado kuraĝigas al sendependa validigado de menciindeco kaj kontrolebleco. Ĉiuj redaktoj de artikoloj devas konformi al Vikipedio:Ne faru originalan esploradon, Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto kaj Vikipedio:Kontrolebleco. Eĉ se vi kreis membiografion konforman al nia enhava gvidilo, tio ne signifas ke ĝi estas kontrolita nur pro tio ke vi ĝin kreis.
  • Se neniu tria partio kreis artikolon pri vi tiam estas la artikolo endanĝerigita. Se ĝi estus vandaligita povus okazi ke neniu interesiĝanta redaktanto tion atentos kaj la vandaligaĵo povas resti nekorektita dum longa tempo.
  • Membiografia artikolo povas facile esti listigita kiel forigenda. Kvankam forigo ne estas certa, multaj forte sentas ke oni preferu ne komencu artikolon pri si. Sciu, ke tiuj tri-partiaj komenton povus esti ne tro decaj.
  • Multaj homoj pensas, ke iliaj niveloj de menciindeco kaj notindeco estas pli altaj ol pensas triaj partioj. Se vi ne estas notinda laŭ Vikipediaj gvidiloj tiam per kreo de membiografia artikolo vi minacas akuzon, ke Vikipedio ne estas provizanto de persona retspaco kaj la artikolo povas esti forigita.

Notu, ke ĉio kion vi enmetos estos senkompate redaktata fare de aliuloj. Multaj membiografiaj artikoloj fariĝos terurigaj por sia devena kreanto post ioma tempo de redaktado fare de la Vikipedia komunumo. Tiaj artikoloj povas esti proponitaj por forigo fare de ilia komenca kreinto, sed se ili ne plenumas kriteriojn por forigo ili restos en Vikipedio eĉ kontraŭ postuloj de la aŭtoro.

Se vi kreas membiografion vi devas ĝin verki ne kun intenco promocii vin kaj vi devas akcepti ke ĝi estos neŭtraligita se ĝi neŭtrala ne estas kaj eĉ forigita se la komunumo tion decidos. Se vi estas sufiĉe notinda vi devas supozi ke artikolo restos—vi ne povas ĝin forigigi nur ĉar ĝi ne plaĉas al vi. Nia regulo pri neŭtrala vidpunkto estas absoluta kaj neflankenirebla.

Se vi havas personan retejon vi povas asisti al aliaj vikipediistoj. Informojn, kiujn vi volas en la artikolo, vi povas stokigi en via retejo. Se tiuj informoj ne estos grandiozaj sinlaŭdoj, kiel ekz. "Mi estis la unua kiu kreis tiom bonegan inventaĵon" aŭ "Vendado de mia libro okulfrape superis ĉiujn aliajn libron tiujare" tiam via persona retejo povas esti utiligata kiel referenco por ĝeneralaj biografiaj informoj. Memstare publikigitaj fontoj kaj aliaj publikigitaj dubindaj fontoj povus esti uzataj kiel fontoj en artikolo pri si mem ... dum tiuj informoj estas notindaj, ne superlime troigitaj kaj ne kontraŭaj al aliaj publikigitaj fontoj.

Taŭga maniero por enigi membiografion prepatitan fare de vi en Vikipedion, se vi vere pensas ke ĝi povas plenumi ties kriteriojn kaj vi akceptas ke ĝi estu neŭtrala kaj nepromociiga, estas proponi en Vikipedio:Diskutejo vian tekston kaj ne rekte ĝin enmeti. Sekve la komunumo povos prijuĝi ĝin. Tio ne nur provizos sendependajn vidpunktojn pri la teksto, kiuj povos malkovri nekonsciajn biasojn, sed ankaŭ provizos indikon pri viaj bonaj intencoj - vi montros ke por vi estas interesoj de Vikipedio pli gravaj ol viaj propraj kaj ne starigos vin en la pozicion de konflikto de interesoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Cadenhead, Rogers (2005-12-19). Wikipedia Founder Looks Out for Number 1 (angle). cadenhead.org.
  2. Redaktomilito pri Pejno Simono (2012). Alirita 012-10-22.