Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj

Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Ĉar kelkfoje uzanto(j) volas proponi forprenon de la statuso de legindeco de artikolo, necesas paĝo por tiaj proponoj.

Kiel proponi forigon de leginda statuso redakti

Kreo de balotpaĝo
  1. En la proponatan paĝon enmetu la ŝablonon {{NPLA}}.
  2. En la ŝablono alklaku la ligilon Bv. krei baloton. - tiel oni atingas subpaĝon de Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj kiu estos uzata kiel balotpaĝo. Sekvu la klarigojn en la teksto kaj konservu la paĝon.
  3. En tiu ĉi paĝo, sub la parto Proponoj aldonu {{/Titolo de la balotpaĝo}} (plejofte la titolo estas sama kiel la titolo de la proponata artikolo mem).
  4. En la koncerna sekcio de Ŝablono:Diskutindaj artikoloj/listo aldonu ligilon kondukantan al la balotpaĝo.
Fermo de baloto
  1. En la balotpaĝo forigu komentigon de la parto Rezultoj kaj notu nombron de poraj, kontraŭaj kaj sindetenaj voĉdonoj. En la sekcio skribu ĉu estis aŭ ne estis forigita leginda statuso (vi povas modifi la preparitan tekston). Subskribu ĝin.
  2. Forigu komentigon (nur <!-- kaj -->!) de la supra parto {{subst:Fermita/komenco}} kaj la suba {{subst:Fermita/fino}} kaj konservu la paĝon.
  3. De tiu ĉi paĝo, de la sekcio Proponoj forigu {{/Titolo de la balotpaĝo}}.
  4. De Ŝablono:Diskutindaj artikoloj/listo forigu ligilon al balotpaĝo.
Se leginda statuso estis forigita
  1. Aldonu {{Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Titolo de la balotpaĝo}} en la supron de Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Protokolo (akceptitaj).
  2. El la koncerna artikolo forigu {{NPLA}} kaj de subo forigu {{Leginda}}. En la resumon de redakto skribu -Leginda por ke oni poste povu facile trovi ĝin.
  3. Forigu la ligilon al la koncerna artikolo for de Vikipedio:Legindaj artikoloj
  4. En la Vikidatuma ero de la artikolo forigu insignon pri legindeco (helpo).
Se leginda statuso ne estis forigita
  1. Aldonu {{Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Titolo de la balotpaĝo}} en la supron de Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Protokolo (malakceptitaj).
  2. El la koncerna artikolo forigu {{NPLA}}.

Kriterioj por ekslegindigo redakti

Nuntempe ne estas starigitaj formalaj kriterioj por ekslegindigo. Dume estos ĉiuj proponoj konsiderataj memstare.

Viaj proponoj estas bonvenaj en la diskutpaĝo!

Prizorgantoj redakti

Procezo de forigo de leginda statuso havas sia(j)n volontulajn prizorganto(j)n. Prizorganto(j) longtempe prizorgas la procezon, do precipe fermon de baloto kaj sekvan pritrakton de kandidato (forigo aŭ laso de leginda statuso). Prizorganto(j) ankaŭ povas respondi respektivajn demandojn - prefere en la diskutpaĝo de tiu ĉi paĝo, sed eventuale ankaŭ en ilia propra uzanto-diskuto. Se baloto estas finita, fermi kaj prizorgi ĝin povas ĉiu ensalutinta uzanto, ne atendu al prizorgantoj!

Se vi interesiĝas pri prizorgado, enlistigu vin:

  1. KuboF Hromoslav (diskuto) (mia kutimo: fermo de baloto post unu monato)
  2. DidiWeidmann (diskuto) 18:45, 8 Mar. 2016 (UTC)
  3. --kani (diskuto) 00:12, 2 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Proponoj redakti

Munshi Premchand redakti

Tro multe da problemoj; tro mallonga; nur unu bildo. Mi jam korektis kelkajn erarojn de gramatiko kaj nomojn (estis pluraj!), sed ankoraŭ la artikolo ofertas nur unu eksteran ligilon kaj neniun referencon en granda amaso da teksto (la referencoj estus laŭdire du, sed ili ambaŭ rompiĝis). Pri la eksteraj ligiloj: nur du, de kiuj unu en la hindia (erare iu skribis «angle») kaj la alia rompiĝis sen la ebleco vidi intan version en retarkivo. Sinteze, la tuta artikolo estas sen fontoj. Krome, en aliaj lingvoj kiel ekzemple en la germana (de:Premchand), en la hindia (hi:प्रेमचंद) aŭ en la urdua (ur:مُنشی_پریم_چند) la artikolo estas pli ampleksa kaj bonkvalita, kaj ne havas la statuson de «leginda».--Super Nabla🪰 12:27, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por redakti

  1.   Por: Artikolo sen fontoj ne povas esti bona. Se por vidi fontojn endas legi alilingvan artikolon, tiam ĉi tiu artikolo certe ne estas leginda. User:Zam du mil

Kontraŭ redakti

  1.   Kontraŭ:

Detenas redakti

  1.   Sindetena:

Komentoj redakti

  Komento:


Vidu ankaŭ redakti