Orfo en Vikipedio estas paĝo, kiu ne estas ligita al iu alia paĝo, do mankas internaj ligiloj de iuj aliaj paĝo al ĝi (tio rapide kontroleblas per klako de la vortoj "Ligiloj ĉi tien" maldekstre).

La orfaj paĝoj ne estas facile alireblaj: malmultaj personoj legas ilin kaj, sinsekve, ofte ili restas ĝermoj. Pro tio utilas ĉiam malorfigi la paĝojn, enmetante ligilojn al ili en aliaj rilataj paĝoj. Se vi trovas orfan paĝon, bonvolu malorfigi ĝin aŭ enmeti ŝablonon {{Orfa}} supre de la paĝo. Tiu ŝablono kategoriigos la paĝon en la kategorio pri orfaj paĝoj. Ĝi aspektas tiel:

Krom la orfaj paĝoj estas la "orfaj paĝaroj", aroj de paĝoj kiuj estas inter ili ligataj sed ne al la restanta parto de la enciklopedio. Antaŭe disponeblis ĝisdatigita listo de orfaj paĝaroj ĉi tie, sed momente tiu servo ne plu funkcias. Sed gravas ke almenaŭ de ie en vikipedia paĝo eblas trovi ĉiun paĝon, do gravas ke paĝo ne estu entute orfa paĝo - la problemo de "orfaj paĝaroj" do estas signife malpli grava.

Vidu ankaŭ redakti