Vikipedio:Projektoj

Vikipedio ebligas al Vikipediistoj administri projektojn, kiuj temas pri specifaj aferoj, en kiuj koncentriĝos unufoja aŭ daŭra penado, ĉu en mallongaj tempodaŭroj ĉu regule, por atingi kiel eble plej multajn valorojn pri la koncerna temo en kiel eble plej mallongan periodon.

Ĉiu el la verkistoj en Vikipedio estas invitita komenci projekton, ne estas kondiĉoj por tio kaj kondiĉe ke ili konstruas liston de petitaj enskribaĵoj pri la temo de la projekto, kio permesos al ĉiu el ni aldoni kelkajn el siaj scioj al Vikipedio.

Projektoj en Vikipedio (aŭ Vikiprojektoj) estas paĝoj aparte taŭgaj por specifa fako ene de la enciklopedio. Tiaj paĝoj ne utilas al legantoj, ĉar ili ne enhavas informojn. Do projektoj ne estas portaloj kaj havas propran nomspacon "Projekto" (ns:102).

Projekto estas ilo utila al tiuj, kiuj verkas artikolojn, ĉar ili povas enhavi informojn pri formatigo de artikoloj, pri ordigo de nocioj ktp. Do, projekto utilas por krei konvenciojn kaj bazajn gvidliniojn por paĝoj de iu specifa fako, ene de kaj kohere kun ĝeneralaj konvencioj kaj gvidlinioj.

Diskutpaĝo de projektoj estas do la plej taŭga renkontiĝejo por ĉiuj, kiujn interesas iu fako.

Ekzemplo de projektoj kiuj okazas en multaj el la vikipedioj

  • Porvirina viki projekto - projekto dizajnita por fermi la seksdiferencon en la Vikipedio, pliigante la nombron da virinaj redaktistoj, same kiel pliigante la nombron da kontribuoj pri virinoj aŭ temoj ligitaj al virinoj. Bluiĝu virinoj en ruĝo - Parto de internacia entrepreno bluigi ligilojn kiuj temas pri virinoj.
  • La ĉi-semajna tradukprojekto - Vikimedia projekto destinita por instigi la tradukon de enskriboj de unu el la Vikipedioj en kiel eble plej multajn lingvojn
  • Mankantaj enciklopediaj kontribuoj - projekto por kompletigi la spinon de la enciklopedio skribante kontribuojn kiuj estas ekvivalentaj al ĉiuj ekzistantaj kontribuoj en la presitaj enciklopedioj


Vidu ankaŭ redakti