Vikipedio:Stilogvido

Tio estas stilogvido por skribi korekte en Vikipedio. Sekvas kelkaj konsiloj.

Universala LingvoElektilo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Universala LingvoElektilo.

La titoloj kaj artikoloj de Vikipedio estas skribataj per oficiala Esperanta alfabeto kun diakritaj signoj. Oni ne devas eviti ĉapelitajn literojn per surogata skribosistemo; oni skribu la literon ĉ, ne ch, c^, aŭ cx. Laŭ la LingvoElektilo, oni povas elekti X‑sistemon, H‑sistemon, kaj aliajn.

X-sistemo redakti

De 2002 ĝis 2016, la vikiteksto aŭtomate konvertiĝis al kaj el la x‑sistemo dum redaktado. Forsendinte la literojn ux, en la paĝa teksto aperis ŭ, kaj la sinsekvo uxx produktis la literparon ux. Kun la posta ŝanĝo[1] tiu funkcio malaperis, ĉar MediaVikio jam ebligas al ĉiu tajpi rekte ĉiujn Esperantajn literojn.

Sub la vikiteksta redaktofenestro oni ankaŭ povas trovi la Esperantajn ĉapelitajn literojn en la sekcio “Specialaj signoj” en suba kesto.

Artikolo redakti

Komenco redakti

Oni dikigas la literojn de la titolo, kiu estas unue montrita en la artikolo. Tio ofte aperas en la unua frazo aŭ almenaŭ unua paragrafo. Se la titolo estas alilingva vorto, ĝi estu diklitera kaj kursiva. Por decidi la titolon, vidu VP:TA. Laŭ la principo de Nacia Lingvo → Prononco Parenteze, estas rekomendite montri la prononcon ĉe la unua apero de la alilingva vorto. Prononco estas klarigebla simple per Esperanta alfabeto (28 literoj) inter [ ] krampoj. Kiam la fremda prononco estas malfacila, bonvolu ne uzi Esperantan alfabeton nek miksi ĝin kun la alia. Por klarigi precizan prononcon, uzu la Internacian Fonetikan Alfabeton.

Vortelekto redakti

Evitu similajn sonojn redakti

Prefere ne najbarigu samajn aŭ similajn sonojn. Tia kolizio povas ĝeni fluan paroladon aŭ doni tedan impreson. Kio ŝajnas al vi facile prononcebla eble ne estas tia por homoj de alia gepatra lingvo.

Evitu Preferu
fajrruĝa fajroruĝa
fajre ruĝa
vivformo vivoformo
akvfalo akvofalo
ĉeesti partopreni ĝin

Ŝparu superfluajn vorterojn redakti

Evitu Preferu
prilumigi prilumi
lumigi
veturado veturo
komputilistiko komputiko

Evitu lingvajn specialaĵojn redakti

Evitu Preferu
okazunta milito ebla milito
preparitis ĉio ĉio estis preparita
ĉio estis jam preta

Difina artikolo redakti

La Esperanto‑Vikipedio ĝenerale sekvas la uzadon de la difina artikolo la laŭ la priskribo en PMEG[2].

Evitu Preferu
rusa lingvo la rusa lingvo
la Esperanto Esperanto
en urbo Parizo en Parizo
en la urbo Parizo
suno la suno
Lupo estas formortanta en Eŭropo La lupo estas formortanta en Eŭropo
La lupoj estas formortantaj en Eŭropo
Lupoj estas formortantaj en Eŭropo

Ŝablonoj redakti

Estas utilaj ŝablonoj:
{{kontrolinda enhavo}}

{{polurinda}}

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. MediaVikio, versio 1.28.0-wmf.11.
  2. Difina artikolo: la. PMEG.