Aŭtora portalo
vdr

Vandalismo estas aldono, forigo aŭ ŝanĝo de enhavo, intence farita por malpliigi la kvaliton de la Vikipedio. La plej kutima speco de Vandalismo estas la anstataŭigo de teksto per obscenaĵoj, la malplenigo de paĝo aŭ la enmeto de ŝercoj aŭ aliaj sensencaĵoj. Bonŝance, tia vandalismo kutime estas facile trovebla.

Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Vikipedion ne estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon. Ŝajne malbonintencaj redaktoj, kies malbonintenceco estas dubebla, ne estas konsiderataj vandalismo en la Vikipedio. Ekzemple, unufoje enmeti opinion en artikolon ne estas vandalismo — ĝi simple estas malhelpa ago, kaj la opinio estu forigata el la artikolo.

Kiam vi trovas vandalismon, restarigu antaŭan version de la artikolo. Por fari tion, uzu la historio-butonon supre de la paĝo. Tiam klaku sur ne-vandalita malnova versio, poste klaku "redaktu" kaj fine "konservu ŝanĝojn".

Se iu uzanto plurfoje vandalas, petu en la diskutejo, ke administranto forbaru tiun uzanton (se vi mem estas administranto, vi tiaokaze povas simple mem forbari ĉi tiun). Se iu paĝo estas plurfoje vandalita de diversaj uzantoj, tiam petu ke administranto protektu la paĝon (administrantoj denove simple mem faru).