Bildesprimo de la imago pri la VikiAmo

VikiAmo estas termino, kiu ekestis dum tempo en retpoŝtaj konferencoj kaj kiu signifas la spiriton de kolegeco kaj reciproka interkompreno. Ĉar la homoj alvenantaj al la internaci-lingva Vikipedio havas konsiderinde diversajn vidpunktojn kaj laboras en la Vikipedio komune – religia fundamentistoj kaj laikaj humanistoj, konzervuloj kaj socialistoj, ktp. – diskutoj facile renversiĝas al flammilito. Sed ni ĉiuj ĉi tie estas pro unu sola kaŭzo:

ni amas kolektadon, klasifikadon, strukturigadon kaj liberan publicadon de niaj scioj en la formo de enciklopedio de nekutime granda amplekso.

La Vikipedio ne estas nur plua diskut-forumo – ĝi estas la multlingva projekto por priskribado kaj kolektado de niaj propraj scioj!

Estu al la VikiKolegoj ĝentilaj - korektu ekz. kruro al organo, sed tuj iel aldonu mi amas vin :-)

TENU EN VIA KAPO redakti

Se ni tenos en nia menso tiun ĉi komunan celon, tiun ĉi amon al sciado (filos sofia signifas amon al sciado), se ni koncentriĝos al atingo de Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto, eĉ se tio estas tre malfacila afero, se ni provos vere ekkompreni la alian partion, poste ni povas atingi la staton de la „VikiAmo. Se ni en tiu ĉi strebado malsukcesos, tio havos unusolan sekvon – la enciklopedio kiel la tuto suferos. La konstantaj Flammilitoj forpelos la kontribuontojn, tendencemaj-artikoloj deturnos la legontojn, kaj ambaŭ kune damaĝos al nia reputacio por longa tempo.

Ne ekzistas iu ajn sekreta manualo por atingi la VikiAmon, sed tiuj ĉi punktoj estas la ŝlosilaj antaŭkondiĉoj:

  1. Sekvu la VikiEtikon – respektu la ceterajn kontribuantojn.
  2. Amu la novajn vikipediistojn ankoraŭ pli multe, ĝentile helpadu al ili.
  3. Sekvu la regulojn de Vikipedio – ili plifaciligas al ni ĉiuj la kunlaboron.
  4. Koncentriĝu al la neŭtrala vidpunkto – skribu la artikolojn tiamaniere, ke ilin povu senĝene legi homoj de ajnaj penspartioj kaj por ke ili povas konsenti kun ili.
  5. Pardonu kaj forgesu – memoru, ke tio ĉi estas la Interreto. Ne lasu sin facile ofendi; provu kolekti la vidpunktoj de la aliaj homoj. Prefere provu sekvi la spiriton de Ahimso: ne vundu iun ajn per penso, vorto aŭ eble eĉ la korpon. Ne faru tion vi mem, kaj me konsentu kun tio, se aliaj faras tiel.
  6. Memoru, ke viaj kolegoj redaktantoj ne estas la parto de via Operacia sistemo nek „la fabela spirito-servisto en la botelo“ ktp. Ĉiu homo ŝatas, se iu alia lin/ŝin aprezos. Eĉ se vi skribas negativan komentarion, ĉiam estas konsilinde komenci per la vortoj „mi dankas al vi“ kaj eble fini sian skribadon per „mi dankas al vi“, se vi iun postulas de iu ion.

Ekzemploj de agado redakti

  • Saluton, dankon por Via komentario al mia redakto, kiun vi revertis. Mi aprezus, se Vi povus rigardi la sekvan version,... ankotaŭ foje, mi dankas por Via tempo.
  • Mi tre salutas vin kaj dankon por via kontribuo en la artikolo Migrantaj birdoj. Tamen mia impreso estas, ke eble Vi eraras en la punkto ... Mi redaktis tion pro precizeco, ĉu vi povus tiun novan version denove relegi, se vi havas iom da tempo? Ankoraŭfoje dankon.
  • Mi tostas je via ekscelenta laboro sur la artikolo Vestado! Ŝajnas, ke en tiu ĉi fako vi estas tre bone informita. Ĉu vi povus klarigi al mi, kion vi pensas per la formulacio... Mi legis tion, sed la signifo ne estas el la kunteksto sufiĉe evidenta. Eble vi poovus tion formuli por ke tion povu kompreni ankaŭ laiko, aŭ eble doni iujn eksterajn ligoj, aŭ referencojn por plua studado? Dankon! (ktp.)