Vikipedio:Vikipenjo

Wikipe-tan, desegnita de Kasuga

Vikipenjo (ウィキペたん Wikipe-tan?, [ŭikipetan]) estas unu el personformigoj de Vikipedio. -tan (-nj-) estas karesformiga sufikso ofte uzata por personformigitaj fikciuloj.

Ŝi estas maskota fikciulo de Vikiprojektoj pri Animeo kaj Mangao en kelkaj Vikipedioj: Japana lingvo, Angla lingvo kaj Germana lingvo ktp....

Ŝi naskiĝis en la retforumo Futaba Channel laŭ malcerta informo, estis desegnata de Kasuga, kiu estas Japanlingva Vikipediisto. Ŝia unua apero en Vikipedio estas januaro 2006, dum la baloto por elekti maskoton de Vikipedio, kandidatiĝite de IP-uzanto. En junio de 2006, ŝi iĝis la maskoto por animea kaj mangaa Vikiprojektoj. Post ŝia unua apero, multaj uzantoj metas ŝian bildon en sian uzantan paĝon.