BALOGH Viktória [balog vikto'ria] (naskiĝis la 30-an de novembro 1928 kaj mortis la 4-an de julio 1993 en Eger) estis iama hungara pedagogia docentino, profesorino de matematika katedro en la Pedagogia Altlernejo Eszterházy Károly [karoj esterhazi] de Eger, respondeculino pri instruado de Esperanto en Departementa Komitato Heves, esperanta klubgvidantino de Departementa Kulturdomo Eger. Oni nomis ŝin kareseme Onjo Viki. Ŝi vivis sola sen familio.

Viktória Balogh
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1928 (1928-11-30)
en nekonata valoro
Morto 4-an de julio 1993 (1993-07-04) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi eklernis la lingvon en la 1970-aj jaroj, kiun ŝi poste eĉ instruis ne nur en la Altlernejo, sed en mezlernejoj, kursoj, someraj lernejoj.

Ŝi estis prezidantino de la departementa asocia ekzamenkomisiono de Esperanto kaj ankoraŭ ŝi plenumis aliajn komisiojn de HEA.

Ŝi verkadis Esperantajn matematikajn studojn kaj aperigis ilin en eksterlandaj Esperanto-gazetoj.