Viktor Uspaskiĥ (ruse Виктор Викторович Успасских, en la litova ankaŭ Viktoras Uspaskichas, naskiĝis la 24-an de julio 1959 en Urdoma, Arĥangelska provinco, Rusio) estas entreprenisto kaj politikisto en Litovio. Li estas prezidanto de la li fondita Partio de Laboro (litove Darbo partija) kaj estis inter aŭtuno de 2004 ĝis junio de 2005 ekonomia ministro de Litovio.

Viktor Uspaskiĥ
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1959 (1959-07-24) (64-jaraĝa)
en Urdoma, Lensky District, Arkhangelsk Oblast, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Kaŭna Teknologia Universitato
Familio
Edz(in)o Jolanta Blažytė
Okupo
Okupo politikistoekonomikistoentreprenisto
TTT
Retejo http://uspaskichknyga.lt/
vdr
Viktor Uspaskiĥ: entreprenisto kaj politikisto, 2005

Li alvenis en Litovio dum la jaro 1985 kaj laboris tie kiel veldisto en la gasindustrio. Li fondis firmaon Efektas dum 1990 kaj ricevis civitanecon de Litovio kadre de la jaro 1991, kiam firmiĝis kaj internacie rekoniĝis la ŝtata resendependiĝo de Litovio.

Liaj firmaoj nun importas gason de Gazprom, produktas nutraĵojn kaj betajn furaĝojn.

Inter 1997 kaj 2003, li estis prezidanto de Asocio de Litovaj Dungitoj; dum 2000 li elektiĝis nepartia membro de la nacia parlamento Seimas.