La Viktora Skolo estis signifa teologia skolo de la okcidenteŭropa mezepoko, kiu formiĝis en la abatejo Sankta Viktoro proksime de Parizo. Kerna personaĵo estis la saksa monaĥo Hugo el Sankta Viktoro, edukita en la monaĥejo Hamersleben en la diocezo de Halberstadt en nuna Germanio. Ĉirkaŭ li grupiĝis pluraj erudiciaj monaĥaj teologoj, inter alie

la abatejo Sankta Viktoro en 1655

Fakte, la Viktora Skolo, kun la lernejoj Sainte Geneviève kaj Dipatrino de Parizo, konsideratas la naskiĝejo de la Universitato de Parizo.