Viktoria (Svedio)

kronprincino de Svedio

Victoria Ingrid Alice Désirée, kronprincino de Svedio kaj dukino de Vestrogotio, svede Västergötland, (naskiĝis la 14-an de julio 1977 en Stokholmo) estas la kronprincino (atendebla tronheredonto) de la reĝlando Svedio, la plej aĝa ido de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia.

Viktoria de Svedio
Kronprincino de Svedio
Viktoria de Svedio, 2007
Viktoria de Svedio, 2007
Persona informo
Naskonomo Victoria Ingrid Alice Désirée
Naskiĝo 14-an de julio 1977 (1977-07-14) (46-jaraĝa)
en Stokholmo,  Svedio
Religio Luteranismo (Eklezio de Svedio)
Lingvoj svedagermanaanglafranca vd
Loĝloko kastelo Haga vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo • Enskilda Gymnasiet • Universitato Katolika de la Okcidento • Universitato Yale vd
Subskribo Viktoria (Svedio)
Familio
Dinastio Bernadotte vd
Patro Karolo la 16-a Gustavo vd
Patrino Silvia de Svedio vd
Gefratoj Karolo Filipo de SvedioMadeleine de Svedio vd
Edz(in)o Princo Daniel
Infanoj Estelle de SvedioOskaro de Svedio vd
Parencoj Kristiano, Kronprinco de Danio • Catharina-Amalia, Princess of Orange • Princess Ingrid Alexandra of Norway • Princess Éléonore of Belgium • Prince Constantine Alexios of Greece and Denmark • Leonore de Svedio • Princess Katharina of Saxe-Coburg and Gotha • Aleksandro de Svedio • Ian de Geer • Baroness Madeleine von Dincklage • Haroldo la 5-a vd
Profesio
Okupo diplomato vd
Aktiva en kastelo Haga vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princino Viktoria havas du gefratojn, princon Karolo Filipo (naskita la 13-an de majo 1979) kaj princinon Madeleine (naskita la 10-an de junio 1982).

Familio redakti

Kronprincino Viktoria estas ekde 2001 en parrilato kun sveda gimnastikejestro Daniel Westling (naskita en 1973). La 24-an de februaro 2009 ili oficiale anoncis sian gefianĉiĝon. Ilia geedziĝo okazis la 19-an de junio 2010 en Stokholmo. Okaze de la edziĝo li akiris la titolon "lia reĝa alteco, princo Daniel, duko de Västergötland".

La 23-an de februaro 2012 Viktoria naskis filinon, princinon Estelle (plena nomo Estelle Silvia Ewa Mary), la unuan idon de Viktoria kaj Daniel. Ilia dua ido, princo Oskaro (Oscar Carl Olof), naskiĝis la 2-an de marto 2016.