Vilém Blodek

ĉeĥa komponisto

Vilém BLODEK (3-an de oktobro, 18341-an de majo, 1874) estis ĉeĥa komponisto, kies opero En la puto estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendata post la milito de Verda Stacio.

Vilém Blodek
Persona informo
Naskonomo Vilém František Plodek
Naskiĝo 3-an de oktobro 1834 (1834-10-03)
en Prago
Morto 1-an de majo 1874 (1874-05-01) (39-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Alma mater Praga konservatorio
Subskribo Vilém Blodek
Okupo
Okupo komponistopedagogoĥorestropianisto • universitata instruisto • muzikinstruisto
vdr

Blodek studis en la Praga konservatorio flutadon kaj komponadon. Poste li laboris kiel muzik-instruisto, koncerta pianisto, ĥorestro kaj ekde 1860 li fariĝis profesoro de flutado en la Praga konservatorio. Lia kreado estas originale lirika, poezia kaj koloreca.

Listo de verkoj redakti

  • Koncerto D maĵora por fluto kaj orkestro
  • Simfonio in d
  • Clarissa (opero)
  • En la puto (V studni, opero)
  • Zítek (opero nefinita)
  • kantoj, flut-komponaĵoj, preĝeja muziko
  • Škola pro flétnu ("Lernolibro de flutado")

Eksteraj ligiloj redakti