Vila Franca de Xira estas urbo bazita en samnoma portugala municipo, situanta en la Distrikto Lisbono, apartenanta al la Metropola Areo de Lisbono. Ĝi situas en la tradicia provinco Ribatejo.
Vila Franca de Xira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego
La municipo Vila Franca de Xira estas formata de ses freguesias, nome jenaj submunicipoj:
Alhandra, São João dos Montes e Calhandriz
Alverca do Ribatejo e Sobralinho
Castanheira do Ribatejo e Cachoeiras
Póvoa de Santa Iria e Forte da Casa
Vialonga
Vila Franca de Xira
Pro sia proksimeco al la landa ĉefurbo Lisbono, ĝi suferis enorman kreskon laŭlonge de la 20-a jarcento, nome el 15 000 loĝantoj ĝis pli ol 122 000 fine de la jarcento; en 2021 estis totale 137 540 loĝantoj.