Vilao Martin (Erfurt)

La Martin-vilao (germane Villa Martin) troviĝas en Erfurto, pli precize sur la kampuso de la Universitato de Erfurto.

Vilao Martin
vilao [+]
Koordinatoj50° 59′ 20″ N, 11° 0′ 26″ O (mapo)50.988911.0072Koordinatoj: 50° 59′ 20″ N, 11° 0′ 26″ O (mapo)

Vilao Martin (Turingio)
Vilao Martin (Turingio)
DEC
Vilao Martin
Vilao Martin
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Vilao Martin
Vikimedia Komunejo:  Villa Martin [+]
vdr

Historio redakti

La semaĵkomercisto Franz Martin konstruigis la konstruaĵon de 1923-24 fare de la erfura arkitekto Erich Fabianski kiel loĝdomo por sia familio. Tiam la domo estis ankoraŭ sur nesurkonstruita zono ĉe la rando de la kultivadozonoj, kiuj etendiĝis ĝis la - tiam memstara - vilaĝo Marbach.

La vilao havas kelon, teretaĝon kaj du superajn etaĝojn kaj estas eksteren de arkitektura simpleco, funkcia kaj sobra. Nur kelkaj ornamaĵoj videblas sur la fasado (floraĵoj). Post pluraj posedantoj aĉetis la domon je la fino de la 1990-aj jaro la altlernejo kun la celo pretigi ĝin por la fakultato pri teologio.

La restaŭradlaboroj faritis sub la kondiĉo integrigi la plejparton de la historia konstruosubstancon en la novon kaj konservi la vilaon laŭ strukturo kaj plandetaloj. Samtempe ebligu unuigo de ĉiuj etaĵoj bonegajn kondiĉojn por studado kaj prelegofarado.

Priskribo redakti

La teretaĝo - estante la plej reprezenta parto - gastigas la dekanejon teologian, la buroojn de la profesoroj kaj kunsidsalonegon. Dum la restaŭradlaboroj oni renovigis la stukitajn plafonojn kaj la pargeton kun la marketraĵo. Krome kompletiĝis la malnova biblioteko. La vandaj partoj kun historiaj ŝovopordoj ankaŭ povis esti konservitaj, dum kelkaj septoj devis esti forigitaj. De la pordo kun kontraŭtrablova antaŭĉambreto, fenestroj el plumbokristala vitro kaj kasonaj muroj kondukas impone aranĝita ŝtuparo el kverka ligno supren al la unua etaĝo. Tie estas la iama vestiblo nun renkontiĝĉambro, ĉirkaŭ kiu troviĝas la ĉambroj de la profesoroj kaj de la kunlaborantoj. Kelkparte estis refarita ankaŭ la originala koloreco de la ĉambroj. Kaj la kelo kaj la subtegmento disponigas ĉambrojn por la instruistaro kaj por t.n. flankaj funkcioj. Por atingi ilin pli facile oni konstruis novajn ŝtuparetojn anstataŭantajn ne plu necesajn flankajn ĉambrojn.

En decembro 2004 la restaŭradlaboroj estis finitaj kaj la ejo transdonitis al la fakultato pri katolika teologio. Ekde tiam la vilao estas - malgraŭ ĝia situo je la plej suda parto de la kampuso - nekontestata integra parto de la universitata tuto.

Eksteraj ligiloj redakti