Vilhelm Thomsen

dana lingvisto

Vilhelm Ludwig Peter THOMSEN (naskiĝis la 25-an de januaro 1842, mortis la 12-an de majo 1927) estis dana lingvisto kaj epigrafisto. Thomsen estas konata interalie pro sia laboro deĉifri la turklingvajn orĥonajn steleojn el la 8-a jarcento. Ĉi tiu laboro estis farita konkure kun la rusa lingvisto Vasilij Radlov (Wilhelm Radloff), la fondinto de la turkologio. Thomsen diskoniĝis ankaŭ pro siaj studoj pri la origino de la rusaj kaj finnaj lingvoj.

Vilhelm Thomsen
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1842 (1842-01-25)
en Kopenhago
Morto 12-an de majo 1927 (1927-05-12) (85-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago
Familio
Frat(in)o Carl Thomsen
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • verkisto • turkologist
vdr

Vilhelm Thomsen faris paroladon, tre favoran al Esperanto, okaze de la naskiĝtago de la reĝo en 1902. Ĝi estis eldonita en 1905 sub la titolo Videnskabens Fællessprog (komuna lingvo de la scienco) kaj reeldonita en 1920 kiel parto de lia plena verkaro.

En tiu paroladon li parolis pri la internacia lingva problemo de la scienco post kiam latino iĝis ne uzata. Thomsen antaŭvidis tri eblajn solvojn: Unue, oni povus reenkonduki latinon, sed tion li opiniis ne ebla. Due, oni povus akordiĝi pri unu nacia lingvo, kaj Thomsen opiniis ke tiam estu la angla. Sed, li diris, oni konsideru ankaŭ la trian eblecon, nome konstrui tute novan kaj facile lerneblan neŭtralan lingvon. Kaj se oni havu neŭtralan lingvon, tiu apenaŭ povus esti iu krom Esperanto! [1] Laŭdire li ne kredis ke oni povus aŭ devus identigi sin kun la internacia lingvo, tiel ke oni komencus esprimi sentojn en ĝi; tio estu tasko sole de la gepatra nacia lingvo. Lia parolado inspiris lian proksiman kunlaboranton Otto Jespersen, la fondinto de Novialo.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1892.

Referencoj redakti

  1. Libera Folio Biciklado kun mortintoj 9-a de junio 2017