Vilhelmo de Prusio

Frederiko Vilhelmo Viktoro Aŭgusto Ernesto de Prusio, germane Friedrich Wilhelm Victor August Ernst von Preußen, (naskita la 6-an de majo 1882 en la Marmorpalaco en Potsdamo; mortis la 20-an de julio 1951 en Hechingen) de la dinastio de Hohencolernoj estis ĝis la Novembra Revolucio en 1918 la lasta kronprinco de la Reĝlando Prusio kaj de la Germana Imperio. Li estis populare konata kiel VilhelmoKronprinco Vilhelmo tra Eŭropo.

Vilhelmo de Prusio
Persona informo
Friedrich Wilhelm Victor August Ernst
Naskiĝo 6-an de majo 1882 (1882-05-06)
en Potsdam
Morto 20-an de julio 1951 (1951-07-20) (69-jaraĝa)
en Hechingen
Mortis per malsano vd
Tombo Hohenzollern Castle vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitato vd
Familio
Dinastio Hohencolernoj vd
Patro Vilhelmo la 2-a vd
Patrino Auguste Viktoria von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Augustenburg vd
Gefratoj Viktorino Ludovikino de Prusio • Prince Adalbert of Prussia • Aŭgusto Vilhelmo de Prusio • Joakimo de Prusio • Oskaro de Prusio • Prince Eitel Friedrich of Prussia vd
Edz(in)o Cecilie, Crown Princess of Germany vd
Infanoj Vilhelmo de Prusio • Prince Hubertus of Prussia • Prince Frederick of Prussia • Ludoviko Ferdinando, Princo de Prusio • Princess Alexandrine of Prussia • Princess Cecilie Viktoria of Prussia vd
Profesio
Okupo oficiropolitikisto vd
Laborkampo Unua Mondmilito • militaj aferoj vd
Aktiva en Prusio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kronprinco Vilhelmo kun lia patro, Vilhelmo la 2-a, kaj lia filo, la princo Vilhelmo, en 1927 (de maldekstre dekstren.)

Komenco redakti

Vilhelmo naskiĝis en la Marmorpalaco de Potsdamo en la Provinco Brandenburgo. Li estis la plej aĝa filo de Vilhelmo la 2-a (Germanio) (1859–1941) kaj de lia unua edzino nome Princino Augusta Viktoria de Schleswig-Holstein (1858–1921). Kiam li naskiĝis, li estis la tria en la linio por la trono, post lia avo kaj lia patro, ĉar la reganta imperiestro estis lia praavo, Vilhelmo la 1-a. Li estis la plej aĝa el la sep filoj de la imperiestro, kaj lia nasko levis disputon inter liaj gepatroj kaj lia avino. Antaŭ kiam Vilhelmo naskiĝis, lia avino esperis, ke ŝi estos petita helpi trovi infanvartistinon, sed ĉar ŝia filo na atentis ŝin, Vilhelmo petis sian onklinon Helena helpi. Lia patrino suferis pro tio kaj lia avino furioziĝis.[1] Kiam lia praavo kaj avo mortiĝis en 1888, li iĝis heredanto al la Germana trono. Vilhelmo estis la dua pranepo de la reĝino Viktoria tra sia patro, kiu estis ŝia plej aĝa nepo.

Vilhelmo subtenis futbalon, tiam relative nova sporto en la lando, kaj donacis pokalon al la Germana Futbala Asocio en 1908 kaj de tiam oni iniciatis la Kronprinzenpokal, nome plej aĝa pokalkonkurenco en la germana futbalo.[2]

Unua Mondmilito redakti

Spite esti edukita ene de militistecaj etosoj, la Kronprinco havis malmultan estran esperton kiam li estis nomumita komandanto de la 5a Armeo de la Germana Imperio aŭguste de 1914, tuj post la komenco de la Unua Mondmilito. En novembro de 1914 Vilhelmo donis sian unuan intervjuon al eksterlanda ĵurnalisto kaj la unuan deklaron de germana nobelulo ekde la eko de la milito.[3][4] Li diris:

 
 "Sendube tiu estas la plej stulta, sensenca kaj nenecesa milito de la modernaj epokoj. Estas milito ne volita de Germanio, mi povas certigi tion, sed ĝi estis devigita, kaj la fakto ke ni estis tiom preparitaj defendi nin estas nune uzata kiel argumento por konvinki la mondon ke ni deziris konflikton." 
— Kronprinco Vilhelmo, Wiegand[3][4]

Li estris la 5an Armeon ĝis novembro 1916, nome dujara periodo kiu inkludis la batalon ĉe Verdun. El aprilo 1916 antaŭen, li klopodis malsukcese konvinki la superan stabanaron ke la Verduna atako ne havis plu tialon, sed la kampanjo pluis ĝis la 2a de septembro tiujare.

Post la germana revolucio redakti

 
Kun la politikisto Adolf Hitler en 1933.

Post la eksplodo de la Novembra Revolucio en 1918, ambaŭ kaj Imperiestro Vilhelmo la 2-a kaj la Kronprinco sunbskribis la dokumento por abdiko. La Kronprinco iris al ekzilo en la insulon de Wieringen, en Nederlando. En 1923, li revenis al Germanio post certigi ke li ne plu engaĝiĝos en politiko. La iama Kronprinco tamen ankoraŭ sopiris politikajn ambiciojn kaj estis konstatite interesata en la ideo de kandidatiĝi por Reichspräsident kiel dekstra kandidato kontraŭ Paul von Hindenburg en 1932, ĝis kaim lia patro malpermesis al li agadi en tiu ideo.

La Kronprinco subtenis Hitler dum iome da tempo, esperante kaj anoncante publiko, ke tiu homo farus por Germanio kion Mussolini estis farinta por Italio kaj finigos la influon de bolŝevistoj kaj marksistoj. Li havis konektojn kun kelkaj organizoj konektitaj kun la Nazia Partio kaj permesis sin esti uzata de la Nazia registaro en diversaj simbolaj agadoj.

Post la murdo de lia amiko, iama kanceliero Kurt von Schleicher, dum la Nokto de la longaj tranĉiloj (1934), li retiriĝis el ĉiuj politikaj aktivecoj. Plej el liaj klopodoj el 1919 al 1934 estis direktitaj al ebligo de la reveno de la Hohencolernoj al la trono, kaj li supozis, ke Hitler estus doninta al tiu ideo sian subtenon.

Vilhelmo vivis kiel privata civitano en la familiaj bienoj dum la Dua Mondmilito. Post la morto de lia patro en 1941, li sukcedis al li ĉe la estreco de la Hohencolernoj, la iama germana imperia dinastio. En 1951, la iama kronprinco mortiĝis pro koratako en Hechingen, en la prateroj de sia familio en Ŝvabio, ĉar la familiaj bienoj estis tiam en Brandenburgo kiu estis okupita de la Sovetunio. Vilhelmo kaj lia edzino estas entombigitaj ĉe la Hohencolerna Kastelo.[5]

Notoj redakti

  1. Queen Victoria's Family, A Century of Photographs, Charlotte Zeepvat
  2. Kick it like Kronprinz Spiegel Rete, alirita: 11an de Junio 2009
  3. 3,0 3,1 Elter page 74
  4. 4,0 4,1 Wiegand page 3
  5. www.preussen.de: Wilhelm Arkivigite je 2012-06-14 per la retarkivo Wayback Machine, Cecilie Arkivigite je 2016-04-15 per la retarkivo Wayback Machine