Vilhelmo de Volpiano

Vilhelmo de Volpiano (itale Guglielmo da Volpiano) (naskiĝis ĉirkaŭ 960, verŝajne apud Torino, mortis en 1031 en Fécamp) estis religiulo kaj reformisto liturgia el Piemonto.

Vilhelmo de Volpiano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 961 (0961-11-30)
en Isola San Giulio
Morto 1-an de januaro 1031 (1031-01-01) (69-jaraĝa)
en Fécamp
Lingvoj latinaitala
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Post multaj vojaĝoj tra Italio kaj restado en Venecio, Vilhelmo restis longtempe en Burgonjo, kie li iĝis en 990 abato de Saint-Bénigne en Dijon. Li ankaŭ restadis en Cluny.

En 1001, Vilhelmo iris al Normandio, vokite de la juna duko Rikardo la 2-a por renovigi inter aliaj la abatejon de Fécamp, loĝejo kaj tombejo dukaj.

Kiel reformisto li agis pri pli ol 80 monaĥejoj, ĉefe en Normandio (Fécamp, Jumièges, Troarn). Kio poste influis la monaĥejojn anglajn kaj danajn (ekzemple Winchcombe kaj Gloucester).

Li kunportis samtempe arkitekturajn ideojn de la norda Italio.

Eksteraj ligiloj redakti