Villafranca de los Caballeros

Villafranca de los Caballeros [bijafrAnka de los kabajEros] (Libera Vilaĝo de Kavaliroj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villafranca de los Caballeros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45730
Retpaĝaro www.aytovillafranca.es
Politiko
Urbestro Andrés Beldad Talavera
Demografio
Loĝantaro 5 404  (2011)
Loĝdenso 50,5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 26′ N, 3° 21′ U (mapo)39.426111111111-3.3575Koordinatoj: 39° 26′ N, 3° 21′ U (mapo) [+]
Alto 643 m [+]
Areo 107 km² (10 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villafranca de los Caballeros (Hispanio)
Villafranca de los Caballeros (Hispanio)
DEC
Villafranca de los Caballeros
Villafranca de los Caballeros
Situo de Villafranca de los Caballeros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafranca de los Caballeros [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villafranca de los Caballeros en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

En la jaro 1557, oni agnoskis lian permesilon kiel vilaĝo, dum la regado de Filipo la 2-a. La nomigo "franca" (libera), venas el la fakto, ke komence ĝi estis deklarita tia (nome libera el impostado) dum ses jaroj. "de los Caballeros", venos poste el okazo de la Mezepoko. "Sucedía que todos los años, se reunían en este lugar el día de San Martín los diputados de las villas y aldeas sanjuanistas para tratar del aprovechamiento de los pastos Comunes del Gran Priorato. En dicha junta contestaban cuando se les decía "... hable ahora el caballero de tal población..." (Ĉiujare kunsidis tie la tagon de Sankta Marteno delegitoj el vilaĝoj el la ordeno de Sankta Johano por pritakti la profiton de la komunaj paŝtejoj; ili parolis post kiam oni alvokis "la kavaliron de tiu vilaĝo), kaj pro gastigi unutage tiujn delegitojn ankaŭ unutage konsiderataj kavaliroj venis tiu kromnomo.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Villafranquero. La censita populacio en 2011 estis de 5.404 loĝantoj kaj la denseco estas de 50,5 loĝ/km².

Situo redakti

Villafranca de los Caballeros estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 643 m; je 86 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 107 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°25′34″ N 3°21′27″ Ok.

Historio redakti

La unuaj loĝantoj de la teritorio kie nune estas Villafranca estis iberoj kaj keltiberoj, kio certigis sendube arkeologiaj kuŝejoj de la loko Palomar de Pintado, de la 7a kaj 6a jarcentoj a.K. Sub la romia hegemonio borde de la rivero Amarguillo [amargIjo] vivis la unuaj setlantoj kaj fakte ekzistas vilao romia ĉe la menciita setlejo kaj ibera nekropolo.

Post la invado fare de araboj kunvivis ili kaj kristanoj en la setlejo kaj ties konstruoj etendiĝis al la areo nome Cruz de Lozano. Post la kristana konkero de Toledo fare de Alfonso la 6-a en 1085, oni rekuperis Consuegra kaj Villafranca ekdependis el ĝi, kiu estas sidejo de la kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano. La lokanoj partoprenis per roto en la batalo de Las Navas de Tolosa (1212) pro kio Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio donis al ili la titolon muy leal (tre lojala).

Geografio redakti

La urbeto troviĝas trapasata de la riveroj Amarguillo, Gigüela kaj Riánsares. Ĝi havas etendon totalan de 106 km² kaj populacion de 5.327 loĝantoj (INE 2006).

 
Laguna Grande (granda lageto) vespere.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉefe cerealoj, vitejoj kaj alivarbaroj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo en la Lagetoj de Villafranca kaj konstruado.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti