Villalbilla de Gumiel

Villalbilla de Gumiel [biljalBIlja deguMJEL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio), distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Villalbilla estas komprenebla kiel Blanka Vilaĝeto.

Villalbilla de Gumiel
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09453
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 3° 38′ U (mapo)41.806388888889-3.6261111111111Koordinatoj: 41° 48′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 916 m [+]
Areo 26,41 km² (2 641 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalbilla de Gumiel (Provinco Burgoso)
Villalbilla de Gumiel (Provinco Burgoso)
DEC
Villalbilla de Gumiel
Villalbilla de Gumiel
Situo de Villalbilla de Gumiel
Villalbilla de Gumiel (Hispanio)
Villalbilla de Gumiel (Hispanio)
DEC
Villalbilla de Gumiel
Villalbilla de Gumiel
Situo de Villalbilla de Gumiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalbilla de Gumiel [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi havas areon de 26.41 km² kun 86 loĝantoj (2007). Je 18 km de Aranda de Duero, ĉefurbo de la distrikto Ribera del Duero, la vilaĝo estas natura enklavo kiu ligas la ĉirkaŭajn vilaĝojn, Gumiel de Izán (je 7,5 km), Tubilla del Lago (je 4 km), Valdeande (je 6 km), Santa María del Mercadillo (je 10 km) kaj Pinilla Trasmonte (je 7 km).

Ĝi estas alirebla per la Norda Aŭtoŝoseo   de Madrido al Iruno. La loĝloko estas ĉe Tubilla del Lago kaj laŭ la provinca ŝoseo BU-920 inter Gumiel de Izán sudokcidente kaj Valdeande nordoriente.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti