Villamesías
Villamesías [Villamesías] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 276 loĝantoj sur areo de 46,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La nomo de Villamesías signifus en rekta traduko "Vilaĝo de la Mesio", sed tute ne temas pri religia signifo, kion multaj kredas, sed pri disŝanĝo de familinomo Mexía [meĥIa] kiu estis senjoroj de la vilaĝeto kaj ties teritorio.
Villamesías | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10263 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Luis Rivera Camacho | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 276 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 15′ N, 5° 52′ U (mapo)39.2447173-5.8729243Koordinatoj: 39° 15′ N, 5° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 369 m [+] | ||
Areo | 46,47 km² (4 647 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamesías [+] | |||
Loĝantoj redakti
La loĝantoj nomiĝas pirondos.
Situo redakti
Villamesías estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 46.47 km².
Historio redakti
La vilaĝo iam nomiĝis Búrdalo, kio nuntempe estas nomo de trafluanta rivero.
Ekonomio redakti
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Vidindaĵo redakti
- Katolika preĝejo de Sankta Domingo.