Villamiel

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Villamiel [bijamiEl] (Vilaĝo de la mielo, ĉar fakte oni produktas tie mielon) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Villamiel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Isaac Enrique González (PP)
Demografio
Loĝantaro 675  (2009)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 6° 47′ U (mapo)40.1871194-6.7847568Koordinatoj: 40° 11′ N, 6° 47′ U (mapo) [+]
Alto 744 m [+]
Areo 73 km² (7 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamiel (Ekstremaduro)
Villamiel (Ekstremaduro)
DEC
Villamiel
Villamiel
Situo de Villamiel
Villamiel (Hispanio)
Villamiel (Hispanio)
DEC
Villamiel
Villamiel
Situo de Villamiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamiel [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Villamiel en la nordokcidenta pinto de sia provinco
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas villamelanos. La censita populacio en 2009 estis de 675 loĝantoj. Parto el ili loĝas en la submunicipo de Trevejo [trebEĥo], kiu situas en montopinto ĉe kastelo.

Situo redakti

Villamiel estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 744 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 73 km² kaj ĝi situas proksime de la landlimo kun Portugalio.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (vinberoj, olivarbaroj kaj produktado de olivoleo kaj vino) kaj brutobredado (abelbredado kaj produktado de mielo, porkoj, ŝafoj, kaproj kaj bovoj). Rura turismo pro belaj naturaj lokoj kaj la kastelo de Trevejo, preĝejo, ermitejoj, gastronomio ktp.