Villancico [bijansIko] estas muzika kaj poezia formo en kastiliaportugala, tradicia de Hispanio, Latinameriko kaj Portugalio. Tiuj komponaĵoj estis tre popularaj inter la 15a kaj 18a jarcentoj. La villancicos estis origine nereligiaj kantoj kun refreno, de popola deveno kaj harmoniigitaj diversvoĉe. Poste ili ekestis kantitaj en preĝejoj kaj asociitaj ĉefe al la festoj de Kristnasko. Elstaraj komponistoj de villancicos estis, inter aliaj, Juan del Encina, Pedro de Escobar, Francisco Guerrero, Gaspar Fernandes kaj Juan Gutiérrez de Padilla.

Kovrilpaĝo de la Cancionero de Upsala kun la vorto villancico kiel unua en la titolo.

Aktuale, post la eksmodiĝo de tiu antikva formo villancico, la termino ekreferencis simple al ĝenro de kanto kies vortumado aludas al Kristnasko kantata tradicie dum tiu epoko.

La strukturo de la mezepoka villancico estas refreno de 3 aŭ 4 versoj, post kelkaj versoj kun la enhavo de la poemo kies lasta verso antaŭanoncas la rimon de la venonta apero de la refreno.

Riu, riu, chiu,
La guarda ribera,
Dios guardó el lobo
de nuestra cordera.
El lobo rabioso
La quiso morder,
Mas Dios poderoso
La supo defender,
Quizole hazer que
No pudiesse pecar,
Ni aun original
Esta virgen no tuviera.
Riu, riu, chiu,
La guarda ribera,
Dios guarde el lobo
de nuestra cordera.

Vidu ankaŭ redakti