Villanueva de Algaidas
Villanueva de Algaidas estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la norda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro. Villanueva de Algaidas mem estas sur mildaj montetoj.
Villanueva de Algaidas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 113 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 11′ N, 4° 27′ U (mapo)37.1831293-4.449969Koordinatoj: 37° 11′ N, 4° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 536 m [+] | ||
Areo | 75 km² (7 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de Algaidas [+] | |||
Ekonomio redakti
La grundo kaj fekunda kaj ebeneca favoras la kultivon de olivarboj kun 81,7 % de la totalo de la kultivita tereno. Aperas tra la tuta zono kaj kun pli kaj pli pli granda proporcio la kultivoj de tritiko, sekalo, kikeroj, faboj, sunfloro kaj anizo.
Situo redakti
La orienta pinto limas kun la Provinco Kordovo. La urbeto disponas el bonaj komunikiloj, je 11 km. de la aŭtoŝoseo A-45 Malago-Kordovo, kaj je 10 km de la aŭtoŝoseo A-92. La situo de la municipo korespondas praktike al la centro de Andaluzio, pli ol Antequera mem.
Nordokcidente: Antequera | Norde: Cuevas Bajas kaj Cuevas de San Marcos | Nordoriente: Loja |
Okcidente: Antequera | Oriente: Villanueva de Tapia | |
Sudokcidente Archidona | Sude: Archidona | Sudoriente: Villanueva de Tapia |
Historio redakti
En la areo estas arkeologiaj restaĵoj de nekropolo el Ĥalkolitiko. Estis ankaŭ restaĵoj de la epoko de la Romia Imperio. La araba vorto Algaidas signifas arbarojn, densajn arbarojn. Estas je 1 km de Villanueva de Algaidas roka preĝejo, elfosita totale el sabloŝtono, datita inter la 9a kaj 10a jarcentoj (el islama epoko) apartenanta al grupo de ruraj ermitejoj.