Villar de Rena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Villar de Rena estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 320 loĝantoj sur areo de 82,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas villariegos. Parto de la municipo estas la loĝlokoj Palazuelo kaj Puebla de Alcollarín.

Villar de Rena
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06716
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Martín Jesús Sánchez Marcelo
Demografio
Loĝantaro 1 320  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 5′ N, 5° 49′ U (mapo)39.0770924-5.8107247Koordinatoj: 39° 5′ N, 5° 49′ U (mapo) [+]
Alto 277 m [+]
Areo 82,8 km² (8 280 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar de Rena (Ekstremaduro)
Villar de Rena (Ekstremaduro)
DEC
Villar de Rena
Villar de Rena
situo en Ekstremaduro
Villar de Rena (Hispanio)
Villar de Rena (Hispanio)
DEC
Villar de Rena
Villar de Rena
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de Rena [+]
vdr

Situo redakti

Villar de Rena estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la nordo de la komarkodistrikto Vegas Altas, je altitudo de 277 m ĉe la elirejo de Villanueva de la Serena al la aŭtoŝoseo al Madrido; je 129 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 60 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 82,8 km². Ĝi estas tre proksime de la limo kun la Provinco de Cáceres

Ekonomio redakti

Agrikulturo de irigacio, ĉar la vilaĝo situas en la valo de la rivero Guadiana kaj ĉe la rivero Búrdalo, alfluanto de tiu, kaj brutobredado.