Villar del Rey

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Villar del Rey estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Villar del Rey
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06192
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 101  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 8′ N, 6° 51′ U (mapo)39.1325-6.8477777777778Koordinatoj: 39° 8′ N, 6° 51′ U (mapo) [+]
Alto 241 m [+]
Areo 99 km² (9 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar del Rey (Ekstremaduro)
Villar del Rey (Ekstremaduro)
DEC
Villar del Rey
Villar del Rey
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Villar del Rey (Hispanio)
Villar del Rey (Hispanio)
DEC
Villar del Rey
Villar del Rey
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar del Rey [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas villorros. La censita populacio en 2008 estis de 2.447 loĝantoj.

Situo redakti

Villar del Rey estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Badajoz, je altitudo de 241 m; je 33 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 98,9 km².


Priskribo de la teritorio redakti

La municipa teritorio de Villar del Rey situas nordokcidente de la provinco de Badajoz. En la centra parto de la teritorio estas la doamro, je 17 km de Alburquerque, je 33 km de la provinca ĉefurbo, je 15 km de La Roca de la Sierra, je 40 km de Aliseda (provinco de Cáceres) kaj je ĉirkaŭ 14 km de Ouguela (Portugalio) plej proksima vilaĝo en rekta linio: Villar del Rey estas konsiderebla kiel landlima vilaĝo. Ĝi troviĝas mezvoje inter Badajoz kaj Alburquerque.

En la teritorio troviĝas la Akvorezervujo de Peña del Águila (Agloroko), kiu provizias akvon al Badajoz. Ankaŭ la Kastelo de Azagala gravas en tiu teritorio. Estas ankaŭ ŝtonminejoj de Ardezo kaj Granito.

La municipa teritorio norde kun Alburquerque ĉe Azagala, okcidente same ĉe la rivero Albarragena aŭ Zapatón, oriente kaj sude kun la municipa teritorio de Badajoz.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Ŝtonminejoj.

Populacio redakti

Ĝi estas 2.447 loĝantoj. La evoluo ekde 1860 (2.108 loĝ.) montris kreskon ĝis 1955 (4.554 loĝ.), tio estas en 95 jaroj, kreskis ĝis atingi pliiĝon de 2.446 loĝantoj en tiu periodo. Male ekde 1955 al 2007 ege malpliiĝis je 2.014 loĝantoj pro elmigrado al la provincaj ĉefurboj de la regiono, industriaj nordaj areoj kaj eĉ eksterlanden.