Villasequilla [bijasekIja] (Seka Vilaĝeto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villasequilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45740
Politiko
Urbestro Elena Fernández
Demografio
Loĝantaro 2 664  (2011)
Loĝdenso 34,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 53′ N, 3° 44′ U (mapo)39.877222222222-3.7294444444444Koordinatoj: 39° 53′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 525 m [+]
Areo 77 km² (7 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villasequilla (Hispanio)
Villasequilla (Hispanio)
DEC
Villasequilla
Villasequilla
Situo de Villasequilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasequilla [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villasequilla en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

"Villasequilla" nomiĝis iam "Villaseca de Valdecarábanos" kaj poste "Villasequilla de Yepes" pro la dependo kiu ligis ĝin al tiuj vilaĝoj. Nomiĝis Villasequilla de Yepes nur dum mallonga periodo. Aktuale nomiĝas nur Villasequilla ĉar ekde multaj jaroj sukcesis "sendependiĝi". La signifo de la nomo estus Seka Vilaĝeto, eble rilate al malabundo de akvo ĉefe somere.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Villasequillero. La censita populacio en 2011 estis de 2.664 loĝantoj kaj la denseco estas de 34,6 loĝ/km².

Situo redakti

Villasequilla estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 525 m; je 28 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 77 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′38″ N 3°43′46″ Ok.

Limas kun la lokoj Yepes, Huerta de Valdecarábanos kaj la separita teritorio de La Guardia, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio redakti

La deveno de Villasequilla eble estas en la arabdevenaj domaroj de "Artal" kaj "La Mezquita" (la moskeo). Unuiĝis ambaŭ domaroj kaj jam en 1154 oni menciis ĝin kiel Villaseca en Valdecarábanos, ene de la komarketo nome Sisla. La influo de mozaraboj ĉefe ĉe la ravinaro de Valderábanos estas rimarkinda, tra koloniigo de tiu gento devena el Malago. Tiuj domaroj de Melgar, Mezquita, Artal kaj Villasequilla estis loĝataj de kastilianoj, mozaraboj kaj moriskoj. Villaseca apartenis al la Arkiepiskopo de Toledo.

En 1466, laŭ peto de la Municipo de La Guardia, la Arkiepiskopo Carrillo de Acuña transdonis la heredon aŭ fruktoĝardenon de Villasequilla. Yepes aĉetis en 1573 la jurisdikcion super Villasequilla, kaj oni dependis tiel de tiu vilaĝo ĝis 1817, kiam pro reĝa dekreto tiu vilaĝo emancipiĝis. Kaj Yepes kaj Villasequilla apartenis al la Arkiepiskopo de Toledo, pro dono fare de Alfonso la 6-a (Kastilio) favore de tiu ekleziulo post la rekonkero de Toledo.

Post la Hispana Enlanda Milito la populacio falis el pinto de 2,289 loĝantoj al 1,940, tio estis oni perdis pli da 300 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, tamen ĉe Villasequilla ne oni falis, male oni rekuperiĝis iome kaj malrapide oni kreskis al la nunaj 2.664, eble pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro, escepte la unua laj la lasta, estis ĉiam el socialisma partio PSOE, nome dum 28 jaroj sinsekve.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti