Villereau (Nordo)
Villereau, prononco [vilʁo], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 742 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
Villereau | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Quesnoy-Ouest | ||
INSEE kodo | 59619 [+] | ||
Poŝtkodo | 59530 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59619 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 057 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 191 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 15′ N, 3° 42′ O (mapo)50.2461111111113.6966666666667Koordinatoj: 50° 15′ N, 3° 42′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,52 km² ( 552 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villereau (Nord) [+] | |||
Geografio redakti
Villereau estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Villereau troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Villereau etendiĝas sur 5,52 km².
Administrado redakti
Villereau apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.