Vilmos Huszár (literaturisto)

Vilmos Huszár [vilmoŝ husAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Huszár Vilmos estis hungara tradukisto, literaturisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Huszerl Márk [huserl], nobela antaŭnomo estis (ekde 1916) nagykállói [nadjkAlOi].

Vilmos Huszár (literaturisto)
Vilmos Huszár (literaturisto)
Vilmos Huszár (literaturisto)
Persona informo
Naskonomo Huszerl Márk
Naskiĝo la  15-an de novembro 1872(nun 1872-11-15)
en  Hungara reĝlando  Aŭstrio-Hungario Munkács
Morto la 11-an de oktobro 1931
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Lingvoj hungarafrancahispana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo verkistotradukisto • universitata instruisto • historiisto
vdr

Márk Huszerl[1] naskiĝis la  15-an de novembro 1872(nun 1872-11-15) en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 11-an de oktobro 1931 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Huszár (literaturisto) devenis el juda familio. Li komence estis presisto, dum laboro li maturiĝis, eĉ studis en Budapeŝto kaj Parizo, fine li doktoriĝis. Dum la studjaroj li estis ĵurnalisto por vivteni sin. Li instruis ekde 1903 en Scienca Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Ferenc József, ekde 1908 li estis redaktoro de revuo, krome li tradukis. Lia edzino naskis du filojn en 1917 kaj 1919.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A modern magyar irodalom (hungare kaj hispane, 1895)
  • P. Corneille et le théâtre espagnol (premiita, 1903)
  • Molière et l'Espagne (1907)
  • A magyar irodalom helye az európai irodalomban: összehasonlító irodalomtörténeti vázlat (1916)
  • Felelős-e Magyarország a világháboruért? (1926)
  • Életem regénye (membiografia romano, 1930)

Fontoj redakti

Referencoj redakti