Vilmos Komor [vilmoŝ], hungare Komor Vilmos estis hungara dirigento.

Vilmos Komor
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1895 (1895-05-12)
en Budapeŝto
Morto 28-an de septembro 1971 (1971-09-28) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest
Memorigilo Vilmos Komor
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Vilmos Komor naskiĝis la 12-an de majo 1895 en Budapeŝto - mortis la 28-an de septembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Komor devenis el juda familio. Li lernis muzikon en mezlernejon, poste li aniĝis en orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kiel aldviolonisto. Li komencis sian dirigentan karieron en 1921. En 1928 en Vieno li dirigentis Lohengrinon. Baldaŭe li forlasis la Operejon kaj aliĝis al Teatro Városi, kie li dirigentadis, ekzemple por Beniamino Gigli, Giacomo Lauri-Volpi, Teodoro Ŝaljapin, Gitta Alpár, Amelita Galli-Curci. Post bankroto de la teatro li dirigentadis en aliaj (ankaŭ provincaj) teatroj, eĉ en Hungara Radio. Nepre menciinda estas la subĉielaj koncertoj en Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto). Dum la 2-a mondmilito li rajtis dirigentadi nur por judoj. En 1945 li iĝis dirigento de Operejo, kie li restis ĝismorte, sed dume li ofte dirigentadis ankaŭ en Germana Demokrata Respubliko. Li estis framasono. Li ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Lia repertuaro (elekto) redakti

Fontoj redakti