Vilmos ZSIGMOND [vilmoŝ ĵigmond], hungare Zsigmond Vilmos estas hungara-usona kameraisto. Li naskiĝis en Szeged, en la 16-a de junio 1930. Li mortis en Usono en la 1-a de januaro 2016 en Big Sur.

Vilmos Zsigmond
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1930 (1930-06-16)
en Szeged
Morto 1-an de januaro 2016 (2016-01-01) (85-jaraĝa)
en Big Sur
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Familio
Patro Vilmos Zsigmond vd
Edz(in)o Elizabeth Fuzes vd
Infanoj Susi Helena Zsigmond vd
Profesio
Okupo ĉefkameraistofilmproduktoro vd
Laborkampo filmo vd
Aktiva dum 1955– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li finlernis la ĉeflernejon pri filmo en Budapeŝto en 1955. Li fotadis eventojn de la revolucio en 1956, poste kune kun la filmoj rifuĝis al Usono. Dank' al tio la tuta mondo konatiĝis kun tiuj filmoj. En 1990 Zsigmond resendis tiujn filmojn al la jam demokratia Hungario.

En 1962 li ricevis ŝtatanecon de Usono kaj li ricevis taskojn en la usona filmado. Li portis eŭropecan vidmanieron en la usonan filmon. Li komence laboris kun Peter Fonda, poste kun Robert Altman kaj Steven Spielberg. En 1978 li ricevis Oskar-premion. En la 21-a jarcento li elektis hungarajn temojn: en 2001 "Banuso Bánk (bamuso)", en 2006 "Trua flago" (pri la hungara revolucio de 1956).

En Szeged kinejo portas la nomon Zsigmond Vilmos.

Fontoj redakti