Vilovo
Vilovo, serbe Вилово, hungare Tündéres [tundEreŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Titel.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 26 km²
- Koordinatoj: 45°14′31″N 20°09'16″E
- Alto super marnivelo: 116 m
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 21246
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: NS
Situo redakti
Historio redakti
Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio, ĝis 1873 al Habsburga Imperio, poste al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Titel. Post Traktato de Trianon Vilovo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Vilovo 1103 homoj, (985 serboj (89 %), 42 hungaroj, 39 ciganoj, 13 jugoslavianoj, 3 kroatoj, po 2 slovakoj kaj slovenoj ktp).
Vidindaĵoj redakti
- serba ortodoksa preĝejo