Vilyvitány [vijvitAnj] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vilyvitány situas sur deklivoj, laŭ la slovaka landlimo, fine de sakovojo. Pálháza troviĝas 9, Sátoraljaújhely 16, Sárospatak 24, Gönc 26, Miskolc 92 km-ojn.

Historio redakti

Dum la historio estis tie 2 vilaĝoj: Vily kaj Vitány. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ili unuiĝis en 1940. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti