Vinbieno estas agrikultura entrepreno, en kiu kultivatas vitoj kaj produktatas - ofte ankaŭ privarbatas kaj vendatas - vinoj kaj/aŭ ŝaŭmvinoj. La posedanto de la vinbieno mem respondecas pri la flegado de siaj vitejoj, pri la rikolto ed la vitoj kaj la produktado kaj enboteligado de la vino.

vinbareloj en kelo de vinbieno de Ockenheim, Germanio
ekzemplo pri aparte impona arkitekturo estas la vinbieno Château Cos d'Estournel en sudokcidenta Francio

Vinbienoj ofte estas familiaj entreprenoj aŭ historie estis posedaĵoj de nobelojmonaĥejoj. Multaj vinbienoj ankaŭ ofertas tranoktadojn, gvidadojn tra la bienaj kelkoj, kie en bareloj maturiĝas la vino, aŭ gustumadojn de la propraj vinspecoj.

Ĉar en la produktado de vino la kvalitaj diferencoj konsideratas pli signifaj ol en aliaj agrikulturaj branĉoj, la vinkultivistoj ofte havas la strebon estabiligi la nomo de sia vinbieno kiel aparte rekomendinda marko. Tial vinbienoj kutime estas multe pli reprezentaj ol multaj aliaj agrikulturaj produktejoj.

Apartigo redakti

Laŭ la supra difino, ne ĉiuj "vinejoj" estas vinbienoj:

Se pluraj vinkultivistoj mem rikoltas siajn vitojn, sed poste transportas ilin al komuna kooperativa vinproduktejo por vina maturiĝo kaj posta enboteligo, temas pri vinkooperativo.

Loko, kie prete enboteligitaj vinoj nur vendatas, simple estas vinvendejo.

Krome ekzistas vinkomercejoj, kiuj internacie aĉetas pretajn vinojn kaj mem enboteligas, privarbas kaj vendas ilin, eventuale miksante diversajn specojn de vinoj.

Vidu ankaŭ redakti