Vince Nagy (politikisto)

Vince NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Vince estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato. Lia nobela antaŭnomo estis losonci.

Vince Nagy
Persona informo
Nagy Vince
Naskiĝo 4-an de marto 1886 (1886-03-04)
en Satu Mare
Morto 1-an de junio 1965 (1965-06-01) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj • Independence and '48 Party (Károlyi) vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vince Nagy [1] naskiĝis la 4-an de marto 1886 en Hungara reĝlando en Szatmárnémeti (nuntempa Satu Mare en Rumanio). Li mortis la 1-an de junio 1965 en Novjorko.

Biografio redakti

Vince Nagy akiris juran diplomon en Universitato Kolozsvár en 1907, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto. En 1911 li advokatiĝis, poste li estis advokato en sia naskiĝurbo. En 1915 li estis memservanta soldato, inter 1916 kaj 1918 li estis parlamenta deputito. Li estis komence subministro, poste ministro en Kabineto Mihály Károlyi kaj Kabineto Berinkey. Dum la Hungara Sovetrespubliko li vivis en la jam okupita maskiĝurbo, kie la rumanoj kondamnis lin 9 monatojn. Li translokiĝis al Budapeŝto en 1922. Inter 1924-1926 li denove estis parlamenta deputito, sed tiutempe li estis ankaŭ advokato. En 1944 li kaŝiĝis pro la nazioj. En 1947 li rifuĝis al Usono, kie komence li laboris kiel simpla laboristo, poste li partoprenis en politika vivo de usonaj hungaroj, fine li estis konsilisto de Radio Libera Eŭropo.

Fontoj redakti