Vincenzo Zappalà (naskiĝis en 1945 en Savono) estas itala astronomo. Li studas ĉefe la kometojn kaj la asteroidojn; la Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 9 astroidoj[1].

Vincenzo Zappalà
Persona informo
NomoVincenzo Zappalà
Dato de naskiĝo1945
NaskiĝlokoSavono [+]
Aĝo79
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo, angla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li verkis pli ol 250 artikolojn en internaciaj revuoj. Liaj ĉefaj sciencaj esploroj temas pri la studo de la rotaciaj ecoj de la asteroidoj kaj la malvolvo de nova metodo, nun tutmonde agnoskita, por difini la asteroidajn familiojn. Li estis plurfoje ano de la sciencaj konsilistaroj de internaciaj kongresoj. Li faris multenombrajn prelegojn en Europo, Usono, Japanio kaj Rusio.

De 1977 al 2000, li estis Presidento de la Komisiono 15 de la Internacia Astronomia Unio, kies ano li estis de 1975. Li estas kun-estro de la laborgrupo pri sunsistemo de la misio Gaia, misio de la Eŭropa Kosma Agentejo kies celo estas determini la la lokalizojn kaj la movojn de pli ol unu miliardoj da kosmaj objektoj.

La asteroido 2813 Zappalà[2] estis nomita en lia honoro.

Scienca popularigo ĉe Interreto redakti

Vincenzo Zappalà estas fondinto kaj ĉefa kunlaboranto de la itala TTT-ejo de scienca popularigo "astronomia.com"[3], kiu prezentas diversajn novaĵojn pri astronomio, mapojn de la ĉielo monate ĝisdatitajn, glosaron de la astronomiaj terminoj, intervjuojn de famaj astronomoj, organizon de kongresoj kaj pri-astronomaj eventoj. Aliaj kunlaborantoj estas Stefano Simoni, Gabriele Caroti, Pierluigi Panunzi, Francesca Diodati kaj Gabriella Bernardi.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti