Vindolandaj tabuletoj

La Vindolandaj tabuletoj estas la "plej malnovaj postrestintaj manuskriptaj dokumentoj en Britio". Ili estas maldikaj, poŝtkarto-grandaj tabuletoj, sur kiu oni skribis per karbonbaza inko. La tabuletoj estis verkitaj en la 1-a kaj 2-a jarcentoj p.K., (en tempo de la konstruo de la Muro de Hadriano). Kvankam oni trovis similajn dokumentojn sur papiruso dise en la Romia Imperio, lignotabuletoj kun inko ne estis malkovritaj ĝis 1973, kiam arkeologo Robin Birley malkovris tiujn artaĵojn ĉe la loko de romia fortikaĵo en Vindolando, norda Anglio.

La dokumentoj entenas oficialajn armeajn tekstojn kaj personajn mesaĝojn al kaj de la loĝantoj de la fortikaĵo. Plej elstara estas tiu tabuleto, kiu estas invitletero por naskiĝtaga festo en ĉ. 100 p.K. Ĝi estas verŝajne la plej malnova postrestinta dokumento, verkita en latina fare de virino. La tabuletojn rezervas la British Museum, la tekstoj de la 752 tabuletoj estis deĉifritaj, tradukitaj kaj publikigitaj en 2010.

La materialo de la tabuletoj estas el lokaj arboj, kiaj betulo, alnokverko. Ĝi maldikas 0.25–3 mm, havas tipan grandon de 20x8 cm. Oni skribis en romia kursivo.